Henriko la Juna Reĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Juna Reĝo
Reĝo de Anglio
Persona informo
Henry the Young King
Naskiĝo 28-an de februaro 1155 (1155-02-28)
en Londono
Morto 11-an de junio 1183 (1183-06-11) (28-jaraĝa)
en Lot
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Katedralo Nia-Damo de Rueno vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Henriko la 2-a de Anglio vd
Patrino Eleonora de Akvitanio vd
Gefratoj Eleonora de AnglioJohana de AnglioMatilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de FrancioJohano de Anglio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Gotfredo de JorkoGotfredo la 2-aRikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd
Edz(in)o Margareto de Francio vd
Infanoj William of France and the England vd
Profesio
Okupo Primaso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la Juna Reĝo (n. la 28-an de februaro 1155, m. la 11-an de junio 1183) estis la dua filo de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonoro de Akvitanio.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

La 2-an de septembro 1160 lia patro fiancigis lin al Margareta de Francio, dujara filino de Ludoviko la 7-a (Francio) kaj lia dua edzino Konstanca de Kastilio. Tiutempe oftis ke anoj de reĝaj familioj geedziĝas dum sia infaneco. Per la geedzigo, oni esperis ĉesigi longdaŭran kverelon inter la anglaj kaj francaj reĝoj pri Vexin en norda Francio. Laŭ la akordo, per Margareta, Henriko la Juna Reĝo akirus la kastelojn de Vexin. Tamen sekvis akra konflikto kiam Henriko la 2-a klopodis kapti Vexin.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

En 14-a de junio 1170, kiam li havis dek sep jarojn, li kroniĝis kiel reĝo de Anglio, kvankam lia patro estis vivanta kaj restis reĝo. Per tio Henriko la 2-a deziris plicertigi ke lia filo heredus la tronon. Por apartigi la du Henrikojn, la filo estis nomata "Henriko la Juna Reĝo", sed, ĉar li mortis antaŭ sia patro, li ne aperas en la oficiala listo de anglaj reĝoj. Latina poemo, verkita de kortega oficisto por la kronado, priskribis la junan Henrikon kiel bonaspekta, alta viro kiu havas longan kolon, palan efelidan haŭton, bluajn okulojn kaj densan ruĝ-oran hararon. La saman jaron Henriko la 2-a nomumis Vilhelmon Marshal gvidanto de la juna reĝo rilate kavalirecon.

La 27-an de aŭgusto 1172 la Juna Reĝo denove kroniĝis ĉe Winchester. Tamen la sekvantan jaron, subtenata de multaj anglaj kaj normandaj nobeloj, kune kun sia frato Rikardo li ribelis kontraŭ sia patro, parte por havigi posedaĵojn promesatajn de Henriko la 2-a. Tiu fine venkis siajn filojn en 1174.

En novembro 1179 la Juna Reĝo reprezentis sian patron ĉe la kronado en Reims de Filipo la 2-a (Francio) kiel kunreĝo de Francio.

Turniroj[redakti | redakti fonton]

Henriko la Juna Reĝo amegis turnirojn. De 1175 al 1182 li ĉeestis multajn turnirojn en centra kaj norda Francio. Laŭdire li elspezis po 200 pundoj tage kiam li kaj siaj kavaliroj partoprenis turniron ĉe Lagny-sur-Marne en novembro 1179.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1182 li kverelis kun Vilhelmo Marshal. Tiun jaron estis konflikto inter li kaj siaj fratoj pri la francaj posedaĵoj de la angla reĝo. Sekvis milito, dum kiu Henriko la Juna Reĝo disrabis monaĥejojn por pagi siajn soldatojn. En 1183, dum li kampanjis en Francio, la Juna Reĝo malsanis pro disenterio. Li mortis ĉe Martel, proksime al Limoges. Laŭdire dum li kuŝis mortante, li ripete petis reamikiĝon al sia patro sed tiu rifuzis alveni, timante komploton: tamen Henriko la 2-a sendis ringon kiel pardonsigno, kaj post la morto de sia filo diris, "Multon li kostis al mi: sed ve, kiom mi deziras ke li ankoraŭ vivas kaj eĉ pli kostas."

Funebro[redakti | redakti fonton]

La funebra procesio fiaskis. Pro pago ŝuldata al dungitoj soldatoj, kapitano forprenis unu el la domanaro de la Juna Reĝo. La sekvantaro tiom senriĉis ke monaĥejo de Vigeois devis nutri ilin. Kie ajn la kadavro iris, homoj emocie amasiĝis. Ĉe Le Mans la episkopo haltigis la procesion kaj komandis ke la mortinto entombiĝu en la katedralo, sed post unu monato la presbitero de Rouen, post proceso, forprenis la kadavron, kiu fine entombiĝis en la katedralo de Rouen, ĉe la kontraŭa flanko de la altaro al tiu kie restas la tombo de Rikardo la 1-a, kun kiu la Juna Reĝo ripete kverelis.