Felipe Poey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felipe Poey
Persona informo
Felipe Poey
Naskiĝo 26-an de majo 1799 (1799-05-26)
en Havano
Morto 28-an de januaro 1891 (1891-01-28) (91-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco FrancioHispanio • Ĝeneralkapitanlando Kubo vd
Subskribo Felipe Poey
Profesio
Okupo zoologo • lepidopterologio • verkisto • iĥtiologo • natursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felipe POEY ALOY, (n. en Havano, Kubo, la 26an de majo 1799 - m. la 28an de januaro 1891) estis naturisto kaj kuba sciencisto.

Filo de francoj, dum parto de lia infanaĝo li loĝis en Pau, Francio (inter la 5a kaj 8a vivjaroj), kie li pasigis tri lernejajn jarojn.

Felipe Poey

Post lia reveno al Havano, post forpaso de sia patro, li eniris la Reĝan Seminarion de Sankta Karlo, kie li estis studento de Félix Varela. Tie li bakalaŭriĝis je Juro en 1820. Iom poste, en Madrido (Hispanio), li ricevis la rajton labori kiel advokato kaj laboris kiel profesoro en la Reĝa Akademio de Juro kaj Leĝoj.

En la jaro 1826 en Parizo, li kunlaboris kun elstaraj tiuepokaj zoologoj, kaj en 1832 li estis unu el la fondintoj de la Entomologia Societo de Francio. Li laboris en la laboratorio de Cuvier kaj ekpublikigis Centuria de Lepidopteres de l'île de Cuba. Krome li estis membro de la Londona Zoologia Societo, de la Societo de Amikoj de la Natura Historio de Berlino, estis honora membro de la Reĝa Akademio pri Scienco, de la Muzeo kaj de la Societo de Natura Historio de Madrido.

Poey fondis la Muzeon de Natura Historio en 1839. En 1842 li okupis la universitatan katedron pri Zoologio kaj Kompara Anatomio en la Havana Universitato, kaj poste elektiĝis dekano de la Fakultato de Scienco kaj Vicerektoro de la Universitato. Li fondis ĝian bibliotekon pri Iĥtiologio kaj Naturaj Sciencoj, estis fondinto de la Akademio de Medicinaj Sciencoj, Fiziko kaj Naturo, kaj prezidanto de la Antropologia Societo, ambaŭ en Havano.

Poey kunlaboris kun kelkaj presaĵoj, kaj naciaj kaj internaciaj. Li estas aŭtoro de Geografia Kompendio de Kubo (1836), kiu estis multfoje eldonata; de zoologia kurso de 1843; de Memoroj pri la Natura Historio de Kubo (1851 kaj 1856-1858), kun favaj terminaroj en la latina kaj resumoj en la franca, en du volumoj; de Baza Kurso de Mineralogio (1872); de Poissons de l´Ile de Cuba (Fiŝoj en la Kuba Insulo) (1874), kaj de la traktato Ictiología cubana (1955 y 1962), -en kiu li laboris dum pli ol 50 jaroj-, inter multaj aliaj.

Li tradukis kaj kompendiigis la libron Historio de la Asiriaj Imperioj, publikigita en Havano en 1847, kaj ankaŭ tradukis, kun Rafael Navarro, la libron Bazaj nocioj de Natura Historio (1844 kaj 1862), de G. Delafosse.