Björgvin G. Sigurðsson
Björgvin G. Sigurðsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1970 (53-jaraĝa) en Islando | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Islando vd | ||||
Partio | Alianco | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | María Ragna Lúðvígsdóttir | ||||
Infanoj | Guðrún Ragna (2003), Elísabet (2005) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Dum | 24-a de majo 2007 – 1-a de februaro 2009 | ||||
Antaŭulo | Jón Sigurðsson | ||||
Sekvanto | Gylfi Magnússon | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Björgvin.
Björgvin G. Sigurðsson (Björgvin Guðni Sigurðsson; naskiĝis la 30-an de oktobro 1970) estas islanda politikisto, eks-komercministro. Post la komenco de financkrizo en Islando komence de oktobro 2008 li longe kontraŭstaris la premon ke li (kaj aliaj) rezignu. Fine li rezignis la 25-an de januaro 2009, kaj unu semajnon poste la registaro estis anstataŭita.
Familio[redakti | redakti fonton]
Liaj gepatroj estas inĝeniero Sigurður Björgvinsson (n. 1945) kaj instruistino Jenný Jóhannsdóttir (n. 1946). Edzino de Björgvin estas komputistino María Ragna Lúðvígsdóttir (n. 1970). Iliaj filinoj: Guðrún Ragna (2003), Elísabet (2005). Gefiloj de lia edzino: Stefanía Ýrr (1990), Lúðvíg Árni (1992), Karólína (1994), Þóra Andrea (1995).