Bestkadavraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kojnvosta aglo manĝanta bestkadavraĵon (scivolemaj kanguruoj estas ofte surveturitaj) en la regiono Pilbara de Okcidenta Aŭstralio.

Bestkadavraĵo (el la vorto kadavro, mortinto) aludas la korpon de mortinta animalo. Kadavraĵo estas grava manĝoresurso por grandaj karnovoruloj kaj ĉiomanĝantoj en plej parto de ekosistemoj. Ekzemploj de kadavromanĝantoj estas Hienoj, Vulturoj, Korvoj, la Virginia didelfo, la Tasmania sarkofilo, la Nigra urso, la Komoda varano, la Blankkapa maraglo, Lav-ursoj kaj Blulangaj lacertoj. Ankaŭ multaj senvertebruloj, kiel vermoj kaj kadavroskaraboj (familio Silfedoj) manĝas la bestkadavraĵojn kaj ludas gravan rolon en reciklado de animalaj restaĵoj.

La bestkadavraĵo komencas putriĝi en la momento de la morto de la animalo kaj pli kaj pli allogos insektojn kaj manĝigos bakteriojn. Tuj post la morto de la animalo, ties korpo ekelpelas fortan odoron kaŭzitan de bakterioj kaj elsendas kadavrinon kaj putrinon. Kelkaj plantoj kaj fungoj odoras kiel putranta kadavraĵo kaj allogas insektojn kiuj helpas por ties reproduktado. Plantoj kiuj montras tiun kutimon estas konataj kiel kadavrofloroj. Falusoj inter ĉampinjonoj estas ekzemploj de fungoj kun tiu karaktero.

La vorto "Bestkadavraĵo" estas ofte uzata en greka mitologio por priskribi animalojn kiuj estis oferbuĉitaj kaj animalojn kiuj estis mortigataj pro la dia furio. Foje la bestkadavraĵo estas uzata por priskribi infektitan korpon kiu devas ne esti tuŝata. Ekzemplo de bestkadavraĵo en literaturo estas en Julius Caesar, Akto 3 sceno 1, "this foul deed shall smell above the earth with carrion men, groaning for burial", kie la vorto "carrion" por kadavraĵo implicas ke korpoj putriĝintas kaj infektiĝis per malsano kaj bakterioj.