Morcar (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morcar
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Patro Aelfgar (Mercia)
Patrino Ælfgifu
Frat(in)oj Ealdgyth • Edvino • Burgheard
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Morcar (m. 1087) estis grafo de Northumbria, Anglio de 1065 al 1066.

Li estis filo de Aelfgar de Mercia kaj frato de Edvino de Mercia.

En 1065 la northumbrianoj ribelis kontraŭ sian grafon Tostig Godwinson kiu estis senigata de sia graflando kaj proskribata. La reĝo Eduardo la Konfesanto konfidis Northumbria al Morcar. La sekvantan jaron Tostig invadis Mercia sed Edvino kaj Morcar forpelis lin. La saman jaron, post la morto de Eduardo la Konfesanto, la norvega reĝo Harald Hardrada invadis nordorientan Anglion, subtenate de Tostig kaj flandraj dungsoldatoj. Edvino kaj Morcar rezistis la invadantojn sed estis venkataj ĉe Fulford (proksime al Jorko).

Verŝajne en frua 1066, Edita, fratino de Morcar, edziĝis al Harold la 2-a (Anglio).

Post la morto de Harold la 2-a (Anglio) dum la batalo de Hastings, Edvino kaj Morcar unue subtenis Edgar Aetheling sed ili baldaŭ omaĝis al Vilhelmo la Konkerinto. Tamen Vilhelmo nomunis Copsi grafo de Northumbria.

En 1068 Morcar ribelis en Mercia sed denove kapitulaciis kiam la armeo de Vilhelmo marŝis kontraŭ ilin. Kvankam ili ricevis pardonojn, ili denove ribelis en 1071. Edvino estis perfidata kaj mortigata, sed Morcar aliĝis al la ribelo de Hereward the Wake. Li kaptiĝis kaj estis ĵetata en malliberejon kie li restis ĝis 1087, kiam la mortanta Vilhelmo liberigis multajn malliberulojn. Tamen Vilhelmo la 2-a denove enkarcerigis lin kaj li mortis ene de malmultaj monatoj.