Ivan Seleznjov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Seleznjov
Persona informo
Morto 1904
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ivan Osipoviĉ SELEZNJOV [seleznev] (mortis en 1904) estis rusa esperantisto.

En 1902 li pere de Esperanto vojaĝis tra Bohemio kaj Francio kaj la unua pruvis al parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la sama facileco, eleganteco kaj rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo. Kune kun Theodor Čejka kaj Josef Krumpholc li fondis en 1902 kaj redaktis Revuon Internacian. Li kunlaboris en multaj Esperanto-gazetoj kaj tradukis la rakonton Bolesĉjo de Maksim Gorkij.