Prapiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prapiano de Conrad Graf

Prapianohistoria piano estas nomoj por prikordigitaj klavarinstrumento, kies kordojn ekfrapas etaj lignaj marteloj, kiuj povas esti tegitaj per felto aŭ ledo.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

Historia piano distingiĝas de moderna piano ĉefe en jenaj punktoj:

Kadrokonstruado kaj prikordigo

Male al moderna piano, kies statikan ŝarĝon per la kordotiro, kiu certe povas sumiĝi ĝis ĉ. 20 tunoj, eltenas fermita gisfera kadro, prapianoj komence ne havis tian metalkadron, sed kadrokonstruaĵon el ligno, parte loke subtenata per unuopaj streboj aŭ alkroĉoplatoj el metalo. Manko de fermita metala kadro por la enpreno de la kordotira streĉo estas tipa distingilo de prapiano kaj eblas pro la konsiderinde malpli forta kordotira ŝarĝo.

La prikordigo de prapiano male al moderna piano estas farita pli „malpeza“: malpli kordostreĉo, relative maldikaj kordoj kaj precipe ĉe fruaj instrumentoj kutime malpli kordoj. La pli malgranda nombro de kordoj etas unuflanke rezulto de la malpli ampleksa tonaro: kvin oktavojn kontra-F ĝis f’’’ en la tempo ekde ĉ. 1750 ĝis ĉ. 1800; ses oktavojn (kontra-F ĝis f’’’’) ekde ĉ. 1810 ĝis 1820; ĉ. 1825/30 ses kaj duonan oktavojn; nur ĉ. meze de la 19-a jarcento la tonaro kreskis ĝis la nuntempe kutima amplekso. Aliaflanke oni faris la kordigon en meza kaj diskanta pozicioj komence du- kaj nur post plua evoluo triĥoran.

Antaŭ la inventado de la nuntempe kutima kruca plikordigo, je kiu la baskordoj pasas diagonale super la kordoj de la mezpozicio, oni aranĝis ĉiujn kordojn paralelaj unu kun la alia. Ĉi tiu rekta aranĝo kaj fiksado de la kordoj videble rimarkeblas, ĉar la formo de prapiano multe pli ol moderna pianego en vostformo proksimiĝas al tiu de klaviceno.

Mekaniko

Dum kiam nuntempe kelkaj malmultaj versioj de la sama pianomekanikotipo dominas la merkaton, je la komenco de la historio de prapiano ekzistis preskaŭ sammulte mekanikkonstruaĵoj kiel pianokonstruistoj. Du bazaj tipoj tamen rapide kristaliĝis: la bufromekaniko, ankaŭ nomata „viena“ aŭ „germana mekaniko“, kaj la puŝlamena mekaniko, ankaŭ nomata „angla mekaniko“. Dum kiam la puŝlamena mekaniko fine de la 19-a jarcento venkis, pluevoluatis kaj prezentas la nuntempe normitan mekaniktipon, la viena mekaniko nuntempe troviĝas nur en historiaj instrumentoj kaj ties kopioj.

La martelkapoj estis je prapianoj pli malgrandaj kaj malpezaj ol nuntempe. Je kelkaj fruaj instrumentoj (i.a. je tangentopianegoj kaj instrumentoj fare de Johann Andreas Stein) tiuj komence konsistis nur el ligno, foje eĉ el eburo, tiel ke la generita sono tre similis al tiu de klaviceno. Tre baldaŭ tamen oni tegis ilin per ledo. Jam baldaŭ oni eksperimentis per kombinaĵoj de felto kaj ledo. Nur post kiam Henri Pape en 1826 anoncis patenton pri feltigo de martelkapoj, prifeltado de martelkapoj kiel nura martelkapa tegomaterialo povis pli kaj pli venki, ĝis kiam fine de la 19-a jarcento venkis felto kiel nura materialo.

Sono

La nomitaj konstrudiferencoj sekvigis je prapiano al sonbildo, kiu klare kontrastas de la nuntempe pianosono. La sono de prapiano estas pli supratona, pli mallaŭta, malpli volumena, sed ja kanteca kaj bone kunfandebla. Ĝi estas pli „seka“ kaj en la diferencaj pozicioj klare diferencaj; aliaflanke la dampiloj ne ĉesiĝas rigore la sonon, sed lasas la kordojn ankoraŭ iomete postsoni. Dum kiam aŭskultantoj alkutimiĝintaj al moderna pianosono sentas tion neharmonia, tamen tio konsistigas la apartan ĉarmon de prapiano. Kelkaj muzikaĵoj el la tempo de la fruaj prapianoj aperas, ludataj sur tiu ĉi instrumento, en tute alia lumo: ĉar ekzemple la baso de prapiano sonas kompare kun moderna piano pli hela, travidebla kaj bone markita, malalte situantaj akordoj sonas nekutime klaraj.

Sonŝanĝiloj

Multaj prapianoj de la 18-a kaj komenca 19-a jarcentoj disponas krom la sonvariiloj ankoraŭ kutimaj en la moderna piankonstruado

  • Dampilolevilo (dekstra pedalo): levas ĉiujn dampilojn, tiel ke tonoj ankaŭ post la malprenado de la klavoj plusonas kaj pro mutualaj resonancoj plifortigas la sonon;
  • Unukordopedalo (maldekstra pedalo): forŝovas klavaron kaj mekanikon kun marteloj, tiel ke tiuj ne plu ekfrapas ĉiujn kordojn de kordoĥoro;

trans pluaj sonefektoj, kiujn oni enŝaltis per pedaloj aŭ genulevumiloj. La plej gravaj el ĉi tiuj ŝanĝiloj estis:

  • Moderigilo: feltostrio ŝovebla inter martelojn kaj kordojn dampas la sonon;
  • Fagototirilo: rulaĵo el pergameno sur la kordoj generas knaran sonkoloron;
  • Janiĉartirilo: Tamburo, cimbaloj kaj tintiloj de la janiĉara muziko, marŝmuzika frapinstrumenta efekto, estas imitataj per ledofrapilo (tamburo), per ekfrapendaj tintiloj kaj per metalarko, kiu frapas sur la baskordoj (cimbalo);
  • Harpotirilo: feltokejlo ŝovenda al la kordofinaĵo malpliigas la suprotonan spekron , kompareble al liutotirilo de klaviceno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel inventinto de la piano validas Bartolomeo Cristofori, kiu ĉ. 1711 fabrikis unuajn ekzemplerojn. Sendepende de tio ankaŭ la franco Jean Marius (1716) kaj Christoph Gottlieb Schröter el Nordhausen (1717) inventis klavarinstrumenton, kies kordoj ne estas plukataj, sed frapataj de marteloj. La ideo, ekipi kordajn klavarinstrumentojn per martelmekaniko, tiutempe ne estis tute nova. Jam en mezepoka traktaĵo de Arnault Henry de Zwolle estas prezentita mekaniko, kiu evidente ŝajnas esti martelmekaniko.

Gravan rolon por la pluevoluo de la piano en la 18-a jarcento ludis en Germanio precipe Gottfried Silbermann (1683–1753), kiu ne nur estis unu el la plej famaj orgenkonstruistoj siatempaj, sed ankaŭ estis noviganto je la konstruo de kordaj klavarinstrumentoj kiel klaviceno, klavikordo kaj piano. Liaj martelmekanikoj forte similas al tiuj de Cristofori.

La nuntempe plej antikvan datigitan vienan pianegon (ankoraŭ kun lignaj martelkapsuloj) en la kolekto de antikvaj muzikinstrumentoj de la Arthistoria Muzeo je Vieno konstruis en 1787 Johann Gottried Malleck.

Por la nova instrumento baldaŭ ekestis aparta fako de muziko. Dum kiam je klavarmuziko de la frua 18-a jarcento ne estis decidite, sur kiu klavarinstrumento ĝi estas realigenda, por la martela klavarinstrumento baldaŭ evoluis aparta ĝenro. Kuriozaĵo ĉirilate estas la duoblokoncerto por klaviceno, piano kaj orkestro en Eb-maĵoro (1788) de Carl Philipp Emanuel Bach, en kiu la 74-jara Bach eksplicite trafigas la du instrumentojn unu sur la alian. El la meztempaj ĝis malfruaj pianoverkoj de Mozart kaj Haydn relative multaj estas atribueblaj al piano. Tamen tiutempe eksplicita atribuado estas nur malofte menciita. Eksplicita instrumentpostulo troviĝas ekz. por la sonato n-o 29 op. 106 de Ludwig van Beethoven, la t.n. „piano“-sonato, dum kiam ankoraŭ fruaj sonatoj de la komponisto aperis prefere pro vendaj ol pro muzikaj kialoj kun la indiko „por klaviceno aŭ piano“: Ĉar multaj muzikamatoroj tiam uzus klavicenojn, multaj eldonistoj kaj komponistoj opiniis konsilinde, rezigni konkretan difinon por ne perdi klientojn.

La ŝangita sonidealo fine de la 18-a jarcento rapide kaŭzis plej konsinderindan formortadon de la klaviceno. En Anglio ankoraŭ ĝis komence de la 19-a jarcento oni konstruis klavicenojn, kies apartaĵo estis pedalo por registroŝaltado kaj foje pedalo por ekigo de ŝvelilo, ĉar oni volis analoge al piano generi sur tiuj klavicenoj (antaŭ ĉio de Jacob kaj Abraham Kirkman) diferencajn laŭtecojn. Sur la eŭropa malinsulo la piano jam estis bone establiĝinta.

Ekde la komenco de la 19-a jarcento la piano forte evoluis, precipe la tonaro pliampleksiĝis, kio pliŝarĝis la streĉon sur la kadron plejparte konsistantan el ligno. Al la deziro pri pli da sonvolumeno la piankonstruistoj respondis per plifortigita prikordigo (pli dikaj kordoj kun pli forta tiro), kromaj kordoĥoroj kaj pli forta ekfrapmekaniko. La pli forta tirŝarĝo de la kordaro necesigis ankaŭ plifortigon de la kadrokonstruaĵo. Dum kiam ekz. la pianoj el la epoko de Mozart plejparte ne bezonis metalstrebojn, en la 19-a jarcento metalaj ŝtreboj kaj stegoj – parte kombinitaj kun metalaj koneksplatoj – normiĝis.

La evoluo de pianoj kun metala kadro, kombinita kun kruca prikordigo – unuafoje realigita je tablopiano fare de Heinrich Engelhard Steinweg 1859 – kaj la duobla ripetmekaniko fare de Sébastien Érard (ekde 1823) enkondukis la transiron al moderna piano. La evoluon al moderna piano plejparte finas ĉ. 1875 la venko de la komplete gisfera kadro, kombinita per kruciĝa prikordigo, kaj relative forta ekfrapmekaniko, kio ensume sekvigis la nuntempe kutiman volumenan sonon kaj la modernan pianegoformon kun ĝiaj rondaĵoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Eum la lastaj jardekoj la prapiano, precipe ĝiaj fruaj formoj el la epoko fine de la 18-a jarcento, spertis novmalkovradon kadre de la historiema koncertado. Intertempe estas prezentadoj kaj lumdiskaj sonregistraĵoj de soloverkoj kaj pianokonĉertoj de C. P. E. Bach, Mozart kaj aliaj komponistoj de la epoko kun originalaj aŭ kopikonstruitaj prapianoj, kiuj celas revivigon de sonidealo, kiun imagis la respektivaj komponistoj kaj ilia samtempa publiko.

Ekde kelkaj jaroj tamen ankaŭ la pianoj el la fruromantismo kaj la transiraj formoj al moderna piano trafas sur atenton, ĉar ankaŭ ili ebligas pro sia aparta sonbildo aŭtentikan prezentadon de la muziko verkita por ili.

Nomoj kaj konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Piramidpianego de Christian Ernst Friderici en la Goethe-Domo en Frankfurto ĉe Majno

Ĉar la songernerado per marteloj ebligis diferencigon de laŭtecoj, oni nomis la novajn klavarinstrumentojn en la itala „piano e Forte“ (= mallaŭta kaj laŭta) aŭ „fortepiano“, kio esperantiĝis en „piano“.

Pro la diversaj aranĝeblecoj de la prikordigo rezultis diversaj konstruformoj kun parte tre bildecaj nomoj:

  • tablopiano: piano, kies kordoj simile al klavikordo pasas transversaj kaj je tio ofte iomete oblikvaj al la klavoj
  • Oblikva pianego: miksaĵo inter tablopiano kaj pianego, simile al Bentside-klavicenetoj
  • Piramidpianego: piano kun rekte staranta prikordigo (kiel ĉe moderna pianeto) kaj piramidformo
  • Liropianego: simile laŭ liroformo
  • Ĝirafpiano: simile laŭ ĝirafoformo
  • Ŝrankpiano: simile laŭ ŝrankformo
  • Pianeto, rekta piano

Famaj produkintoj de prapianoj[redakti | redakti fonton]

John Broadwood & SonsJoseph BrodmannIgnaz BösendorferBartolomeo CristoforiJohann Christoph JeckelFriedrich EhrbarSébastien ÉrardConrad GrafJohann Adolph IbachHeinrich KistingJohann Gottfried Malleck, Pleyel & LyonMichael RosenbergerMichael SchweighoferMartin SeuffertGottfried SilbermannJohann Andreas SteinMatthäus Andreas und Carl SteinTheodor StöckerNannette StreicherAnton Walter • etc.

Produktantoj de prapianokopioj en la 20-a kaj 21-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

  • Robert Brown, Oberndorf bei Salzburg
  • Ugo Casiglia, Cinisi, Palermo, Italien
  • Christoph Kern, Staufen im Breisgau
  • Paul McNulty, Divisov, Tschechien
  • J. C. Neupert (gegr. 1868), Bamberg
  • Andrea Restelli, Milano, Italien
  • Michael Walker, Altneudorf bei Heidelberg
  • Mirko Weiss, Niederscherli bei Bern, Schweiz
  • Ambrosius Pfaff, Locarno, Schweiz

Famaj pianistoj ludantaj resp. ludintaj prapianon[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martha Novak Clinkscale: Makers of the Piano, 1700–1820. Oxford: Oxford Univ. Press, 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]