Agoj de Petro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agoj de Petro
Apokrifoj de la Nova Testamento
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo greka lingvo
Eldonado
Eldondato 2-a jarcento
Ĝenro agoj de la apostoloj
Loko de rakonto RomoJerusalemo
vdr

La Agoj de Petro rakontas la laŭsanktajn heroaĵojn de la apostolo Petro en Romo, lian lukton kontraŭ Simono la Magiisto ĉi tie prezentita kiel proponanto de gnozo, kaj lian kaprenversan krucumiĝon. La libro datiĝas je la fino de la dua jc pK, origine greklingve verkita, sed evidente ne nombriĝas en la kategorio de la kanonaj libroj, ĉar verkita post la morto de ĉiuj apostoloj. Ĉu ĝi entenas ion historian? La tekstanalizantoj ekskludas tion: ĝi eventuale estas atestaĵo pri la ĉeesto de Petro en Romo kaj pri la famo de sankteco lin ekde antikvaj tempoj honorinta.

La pola romanisto, Henryk Sienkiewicz, Nobel-premio pri Literaturo 1905, titolis sian romanon, koncernantan eventojn de la Sankta Petra epoko en Romo, Quo vadis?, ĉerpante el la Agoj de Petro. Fakte tiu ĉi, renkontante la Sinjoron ĉe urba porto en Romo, demandis: “Kien iras (Quo vadis?), Sinjoro?”.

La Agoj de Patro klasas en la serio de Agoj de diversaj personuloj de la kristanaj originoj, ĉiuj apokrifaĵoj de la Nova Testamento de la dua jc pk, kiel de Johano, Paŭlo, Andreo, Tomaso.

La manuskriptoj ĝin transdonantaj datiĝas je 5-a jc kaj entenas nur la finan parton. La komencon ni konas helpe de kopta fragmento kaj de la Agoj, latinlingvaj, tieldiritaj de Eŭzebio de Verĉelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]