Bottmingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bottimgen
Blazono de Bottmingen
Lagetkastelo Bottmingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 31′ 25″ N 7° 34′ 11″ O / 47.52361 °N, 7.56972 °O / 47.52361; 7.56972 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 25″ N 7° 34′ 11″ O / 47.52361 °N, 7.56972 °O / 47.52361; 7.56972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6004
Areo 2,99 km²
Alteco 295 m super marnivelo
Poŝtkodo 4103
Komunumkodo 2767
Mapo de Bottmingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bottmingen estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 6004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bottmingen situas sudokcidente de Bazelo en la tiel nomita Leimenvalo, ĉe la bordo de la rivero Birsig. Sur la monteto Bruderholz en la sudo de la komunumo situas la bazelkampara kantonmalsanulejo Bruderholz.

La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de Bazelo kaj estas ŝatata loĝloko de homoj, kiuj dumtage laboras en la urbo.

De la komunuma areo de 2,99 km² 52% estas okupitaj per setlejoj, 28% servas al agrikulturo, 19% estas kovritaj per arbaro kaj 1% estas dezertaj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bottmingen limas en nordo al Binningen, en nordoriento al Bazelo, en sudoriento al Reinach, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Oberwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tramhaltejo en Bottmingen

Bottmingen estas per la tramlinioj 10 kaj 17 konektita al la tramreto de la urbo kaj regiono de Bazelo. Krome tra la komunumo trafikas ankaŭ diversaj buslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bottmingen datiĝas el la jaro 1246 kiel Bothmingen.

Ek de la 11-a jarcento Bottmingen kune kun Binningen apartenis al la episkopo de Bazelo. En la jaro 1534 la urbo Bazelo akiris kiel pando la vilaĝon de la episkopo kaj aĉetis ĝin definitive en la jaro 1585. Jam en la 18-a jarcento Bottmingen kaj Binningen disigis la paŝtejojn kaj la havaĵon. En la jaro 1756 Bottmingen ricevis propran lernejon. Sed ankoraŭ ĝis la jaro 1837 Bottmingen estis politike kunigita kun la najbara komunumo Binnigen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo kaj rekonilo de la komunumo estas la Akvokastelo Bottmingen, kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1363. La komunumo ankaŭ disponas pri vilaĝomuzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]