Saltu al enhavo

Cimatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorika cimatio
Ionika cimatio
Lesba cimatio

Cimatio (de la greka vorto κῦμα, kima „ondo“) laŭ PIV estas

  1. en origina senco, modluro konsistiganta la supran parton de kornico (aparte en temploj kaj aliaj konstruaĵoj de la arkitekturo de la antikva epoko), kaj
  2. plue, modlura ornamo, kiun oni fiksas ĉe muro proksimume je la nivelo de la okuloj, kaj kie oni kutimas pendigi en ekspozicioj la plej belajn pentraĵojn.

Laŭ la origina senco do temas pri longa dekora bendo kun frisosimila ornamo, plej ofte ĉe fasado aŭ ĉe kolono. Cimatio povas esti reliefo aŭ nur pentrita. La cimatiaj ornamoj plejparte estas stiligitaj plantaj elementoj.

Laŭ Francisko Azorín Cimatio estas Modluro kies profilo estas simila al S, uzata ofte ĉe la supro de kornicoj.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kimazion kaj tio el kima (ondo) kaj de tie la latina cymatium. Li aldonas teknikajn terminojn por cimatitipoj, nome dorika cimatio, jonika cimatio kaj lesbia cimatio.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]