Egric (East Anglia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egric
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 636 (0636-01-01)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Raedwald vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Egric (mortis ĉirkaŭ 636) estis anglosaksa reĝo de East Anglia, Anglio.

Li estis parenco de Sigeberht, kiu iĝis reĝo de East Anglia ĉirkaŭ 629. Dum ties regado li regis parton de East Anglia sub Sigeberht. Ĉ. 634 tiu transdonis la regnon al Egric kaj eniris monaĥejon.

Ĉ. 636 Penda, reĝo de Mercia, invadis East Anglia. Egric kunigis fortan armeon, sed kredis ke ĝi ne sufiĉis por kontraŭi Penda. Sigeberht ĝuis reputacion kiel kuraĝa kaj sukcesa militestro, kaj la popolo petegis Sigeberht eliri de sia monaĥejo por batali kontraŭ Penda: post kiam Sigeberht rifuzis, ili fortiris lin kaj venigis lin al la batalejo. Tie li rifuzis surmeti kirason, kaj portis nur bastonon. Penda tute venkis, kaj Sigeberht, Egric kaj multaj aliaj mortis.

Egric estis sekvata de Anna, filo de Eni.