Osric (Deira)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osric
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 599 (0599-11-30)
Morto 1-an de januaro 634 (0634-01-01) (34-jaraĝa)
en Jorko
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Deira vd
Familio
Patro Ælfric • Æthelric vd
Infanoj Oswin vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osric (m. 633 aŭ 634) estis mallonge reĝo de Deira, Anglio.

Osric estis filo de Aelric, onklo de Edwin, reĝo de Northumbria (kiu konsistis el la du regnoj Deira kaj Bernicia).

En 632 Edwin estis mortigata dum batalo kontraŭ Penda, reĝo de Mercia kiam tiu invadis Northumbria kune kun kimraj alianculoj. Sekvis iom da konfuzo. Fine Eanfrith altroniĝis en Bernica, kaj Osric en Deira. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Osric kaj Eanfrith - antaŭe kristanoj - reiĝis paganoj post kiam ili kaptis siajn tronojn.

Cadwallon ap Cadfan, kimra reĝo kaj alianĉulo de Penda, daŭre disrabis Northumbria. Laŭ Bede, Osric sieĝis lin en "forta urbo" sed Cadwallon subite kaj sukcese atakeliris, detruante la armeon de Osric, kiu mortis dum la batalado.

Poste estis tiom da hororo pro la paganiĝo de Eanfrith kaj Osric ke oni formale forviŝis iliajn regadojn kaj aldonis jaron al la regado de Oswald, kiu estis kristano, iĝis reĝo de reunigita Northumbria, kaj venkis Cadwallon.

Osric estis patro de Oswin, kiu regis Deira de ĉirkaŭ 644 al 651.