Cynegils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cynegils
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 575 (0575-01-01)
en Wessex
Morto 30-an de novembro 641 (0641-11-30) (66-jaraĝa)
Tombo Katedralo de Winchester vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro CeolCeolwulf vd
Infanoj CenwalhCentwineCwichelm • Æthelwine of Athelney • Cyneburh • unnamed daughter of Cynegils of Wessex vd
Profesio
Okupo monarkopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cynegils (m. verŝajne en 643) estis reĝo de Wessex, Anglio, de 611 al sia morto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Probable li estis filo de Ceol, kiu regis Wessex de 591 al 597 kaj nevo de Ceolwulf, reĝo 597-611. Laŭ iuj fontoj, Cynegils havis fraton nomitan Ceolwald, kiu estis avo de Ine, reĝo de Wessex de 688 al 726.

Frua vivo kaj altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam Ceol mortis en 597, Cynegils estis ankoraŭ knabo, kaj tial lia onklo altroniĝis. Cynegils heredis la regnon post la morto de Ceolwulf en 611.

Regado[redakti | redakti fonton]

La informoj pri la regado de Cynegils estas iom konfuza. Ili mencias alian reĝon, Cwichelm, kiu eble regis parton de Wessex sub Cynegils kaj eble estis ties filo. Pri la jaro 614 la Anglosaksa Kroniko raportis ke Cynegils kaj Cwichelm batalis ĉe Bampton (vilaĝo de Devon) kaj mortigis 2046 kimrojn. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, en 626 dungmurdisto sendita de Cwichelm, "reĝo de Wessex", malsukcese penis mortigi Edwin de Northumbria. Paulinus, episkopo de Jorko, persvadis Edwin konsenti al la bapto de sia nova filino Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkus Cwichelm, li konvertiĝus. Edwin ja venkis, kaj la 12-an de aprilo 627 li baptiĝis.

La sekvantan jaron Cynegils kaj Cwichelm batalis kontraŭ Penda, reĝo de Mercia. La Anglosaksa Kroniko - kiu plejparte favoris Wessex - ne raportis kiu venkis: do verŝajne Penda estis la venkanto.

En 636 Cynegils kaj Cwichelm baptiĝis ĉe Dorchester, kaj Oswald de Northumbria estis ilia baptopatro. Oswald edziĝis al Kyneburga, filino de Cynegils.

Filoj[redakti | redakti fonton]

Krom Cwichelm, Cynegils havis alian filon, Cenwalh, kiu sekvis lin kiel reĝo de Wessex. Laŭ iuj fontoj ankaŭ Centwine (reĝo ĉ.676 - ĉ. 685) estis filo de Cynegils, sed tio ne certas.