Klemento la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klemento la 5-a
195-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Bertrand de Got
Pontifiko de 5-a de junio 1305
ĝis 20-a de aprilo 1314
Antaŭulo Benedikto la 11-a
Sekvanto Johano la 22-a
Persona informo
Naskiĝo inter 1250 kaj 1265
en Villandraut, Francio
Morto 20-an de aprilo 1314
en Roquemaure, Francio
Tombo Collégiale Notre-Dame d'Uzeste [#]
Alma mater Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Bolonjo [#]
Lingvoj latina lingvofranca lingvo [#]
Familio
Dinastio Q65128946 [#]
Patro Bertrand de Goth [#]
Patrino Ide de Blanquefort [#]
Gefratoj Bérard de Got [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klemento la 5-a (civile Bertrand de Got; naskiĝis inter 1250 kaj 1265 en Villandraut, Francujo; mortis la 20-an de aprilo 1314 en Roquemaure, Francujo) estis de la 5-a de junio 1305 ĝis la 20-a de aprilo 1314 papo de la romkatolika eklezio. Li translokigis la papan rezidencon en 1309 al Avignon en Francujo.

Neniigo de la templanoj[redakti | redakti fonton]

Aŭguste 1307 fiaskis provo de la papo unuiĝi la ordenojn de Malto kaj de la Templo. Vendredon la 13-an de oktobro 1307 la franca reĝo Filipo la 4-a arestigis ĉiujn templanojn en Francujo. Tion jam planis la reĝo en septembro 1307. En la proceso kontraŭ la templanoj Filipo la 4-a uzis la inkvizicion por akuzi la ordenon pri herezo kaj blasfemo. Konfesioj estis obtenitaj kutime per torturo.

La koncilio de Vieno konvokita de Klemento la 5-a kaj malfermita de li mem la 16-an de oktobro 1311 decidis, ke ne ekzistis pruvo pri la akuzoj. Ne respektante la opinion de la koncilio, Klemento la 5-a neniigis la ordenon de la Templo la 22-an de marto 1312 per la papa buleo Vox in excelso, argumentinte ke jam pro la misfamo de la ordeno, tio necesis por malhelpi damaĝon al la tuta eklezio. Poste per la buleo Ad providam li transdonis la havaĵojn de la ordeno al la ordeno de Malto. La lasta grandmajstro de la templanoj, Jacques de Molay, ŝajne malbenis la papon kaj la reĝon la 19-an de marto 1314 sur la ŝtiparo. Tial iuj nomis Klementon ankaŭ la malbenitan papon.

Papo Klemento la 5-a mortis la 20-an de aprilo 1314, verŝajne pro kancero kaj estis entombigita en la preĝejo Notre Dame en Uzeste.

Papo
Papo