Henrik Bodorfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

BODORFI Henrik estis hungara kantisto (tenoro) naskita en Pest en 1824 kaj mortinta en Nagyvárad la 22-an de aŭgusto 1875.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li violonis en germana teatro de Pest. Unue li estis ĥorano. En 1850–51 kaj inter 1863 kaj 1872 li estis ano de Nacia Teatro de Pest, poste estis populara kantisto de scenejoj provincaj (Kolozsvár, Debrecen, Nagyvárad). Li elpaŝis ankaŭ en Vieno, Nederlando kaj Germanujo.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Gara nádor (Erkel F.: Hunyadi László);
  • Luna (Verdi: A trubadúr).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Spektakloj pluaj[1]