Eligijus Masiulis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eligijus Masiulis
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1974 (1974-10-15) (49-jaraĝa)
en Klaipėda
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Klaipėda Universitato
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Eligijus Masiulis (naskiĝis la 15-an de oktobro 1974 en Klaipėda) estas politikisto de Litovio. Li inter 1993 kaj 1999 studis politikan sciencon en la Universitato de Klaipėda. Inter 1998 kaj 2000 li estis persona konsilisto de la urbestro de Klaipėda, kaj antaŭ kaj post tio po du jarojn membro de la urba konsilantaro. Inter 2000 kaj 2004, kaj denove ekde aŭtuno 2008, li estas membro de la nacia parlamento Seimas. Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri trafiko en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos susisiekimo ministerija.

La politikisto reprezentas la liberalisman partion Liberala Movado de la Respubliko Litovio, kies prezidanto li estas ekde februaro 2008.

Eligijus Masiulis estas edziĝinta kaj havas du infanojn.