Emil Flechsig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Flechsig
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1808 (1808-11-24)
en Wiesenburg
Morto 17-an de decembro 1878 (1878-12-17) (70-jaraĝa)
en Zwickau
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Emil Flechsig (n. 1808 en Wiesenburg ĉe Zwickau; m. 1878) estis germana lutera ekleziulo, libretisto kaj patro de la fama cerboesploristo kaj neŭroanatomo Paul Flechsig.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Emil Flechsig estis aktisto.[1] Flechsig studis en Lepsiko teologion 1827-1831. La 18-an de majo li enmatrikuliĝis.[2] En 1828 li okupis la saman loĝejon kiel sia amiko el la junaĝo, posta komponisto Robert Schumann. Kun tiu ĉi ekde sia gimnazia tempo en Zwickau ligis intima amikeco, kiu daŭris dumvive. Post sia studo li revenis al Zwickau kaj fariĝis komence instruisto. [3] [4] En 1838 li estis licenciisto en Zwickau ce la preĝejo St. Marienkirche, en 1844 diakono, en 1851 ĉefdiakono.[5] En 1873 li pensiiĝis.[6]

Emil Flechsig tradukis la libreton de la profana oratorio Das Paradies und die Peri (op.50) laŭ la orientumo-epopeo Lalla Rookh de Thomas Moore kaj prilaboris ĝin kune kun la komponisto.[7] Li pretigis ĝin en majo 1843. La unua prezentado de la oratorio okazis la 4-an de decembro 1843 en Lepsiko.

Flechsig estas pro siaj postlasitaj memoroj pri Schumann grava atestanto rilate la junecajn jarojn de Schumann kaj verŝajne ankaŭ trans tio.[8] [9] La longdaŭra graveco de Flechsig devenas de la tradukado de Das Paradies und die Peri por la oratorio, kiun Schumann mem komence volis kompreni kiel poeziaĵo, por akcenti la "novan" de la muzikigo. [10] Al Schumann ĝi validis kiel sia "plej grava verko". [11]

Pri la longjara servo de Flechsig en la Marienkirche en Zwickau tamen preskaŭ nenio estas konata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Paul Flechsig kaj siaj prauloj: Paul Flechsig: Meine Myelogenetische Hirnlehre: Mit biographischer Einleitung. Berlino 1927. Einige biographische Einzelheiten zu Schumann ebd. S. 4 f.
  2. Universitätsarchiv Leipzig: Rektor B 53
  3. [1][rompita ligilo]
  4. [2][rompita ligilo]
  5. Universitätsarchiv Leipzig: Med.Fak. Personalakte 4140 Paul Flechsig, Bl. 2
  6. Informationen zu seiner kirchlichen Laufbahn, siehe: Sächsisches Pfarrerbuch, hrsg von Reinhold Grünberg, Freiberg 1940.
  7. Hans Joachim Köhler: Robert Schumann: Sein Leben und Wirken in den Leipziger Jahren, Leipzig 1986, S. 75. - Briefe und Gedichte aus dem Album von Robert und Clara Schumann, hrsg. von Wolfgang Boetticher, Leipzig 1979, S. 249 f.
  8. [3]
  9. [4]
  10. [5][rompita ligilo]
  11. [6]