Asta Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asta Nielsen
Persona informo
Asta Nielsen
Naskonomo Asta Sofie Amalie Nielsen
Naskiĝo 11-an de septembro 1881 (1881-09-11)
en Gammel Kongevej
Morto 25-an de majo 1972 (1972-05-25) (90-jaraĝa)
en Frederiksberg
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Danio vd
Familio
Edz(in)o Urban Gad • Gregori Chmara vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1902– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Asta NIELSEN (naskiĝis la 11-an de septembro 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de majo 1972 en Frederiksberg) estis dana aktorino. Ŝi estis la granda stelulino de la silenta filmo kaj supozeble eĉ la unua stelulino en la tuta eŭropa kinohistorio.

La rolaro de Asta Nielsen estis ege multfaceta: Ŝi sukcese prezentis rompitajn, suferantajn karakterojn, same kiel erotike allogajn virinojn, viglajn junulinojn, dancistinojn kaj simplajn laboristinojn. Ŝiaj gestoj kaj mienoj neniam estis grandaj kaj pompaj: Ŝi brilis per modesta, tamen ege esprimoplena aktorado. Kun la ekapero de la sonfilmo Asta Nielsen finis sian kinokarieron, ĉar la sontekniko forglutis ŝian mienoludon. Ŝi reiris al la teatro, komencis pentri kaj verki. En 1946 ŝi publikigis sian membiografion titolitan Den tiende Muse (la deka muzo).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Afgrunden (Danio, 1910)
  • Engelein (Germanio, 1914)
  • Rausch (Germanio, 1919)
  • Hamlet (Germanio, 1920)
  • Mata Hari (Germanio, 1920)
  • Der Reigen – ein Werdegang (Germanio, 1920)
  • Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
  • Dirnentragödie (Germanio, 1927)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.