Kantono Solano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solano (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Solano emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Fairfield
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2 348 km²
2138 km²
210 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

453 491
193 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
vdr

La Kantono Solano - angle Solano County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 394 542 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Fairfield. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko".

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 453 491 personoj sur areo de 2 348 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 193 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Yolo, kantono Sakramento, kantono Contra Costa, kantono Napa kaj kantono Sonoma.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la kantono fontas de la hispana franciskana monaĥo kaj kristanisma misiisto Francisko Solano, kiu dum la bapto de loka indiana ĉefo transdonis sian nomon al tiu. La indiana ĉefo antaŭ la bapto nomiĝis Sem-yeto, kio tradukatas "kuraĝa mano". Poste la regiono nomatis laŭ tiu indiana ĉefo, kiu regis super la indianaj triboj inter la rojo Petaluma kaj la rivero Sacramento. Solano estas ofta familia nomo en la nordo de Hispanio.

Limaj kantonoj[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Benicia
  • Dixon
  • Fairfield
  • Rio Vista
  • Suisun City
  • Vacaville
  • Vallejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj =[redakti | redakti fonton]