Konopiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, vd. Konopiště (apartigilo).

49° 46′ 46″ N 14° 39′ 24″ O / 49.77944 °N, 14.65667 °O / 49.77944; 14.65667 (mapo)

Kastelo Konopiště

Konopiště estas kastelo en Ĉeĥio, situanta en la samnoma parto de Benešov en Mezbohemia regiono, 40km sudoriente de la ĉefurbo Prago.

Ĝi famiĝis kiel la lasta sidejo de Franz Ferdinand d'Este, tronheredonto de Aŭstria-hungaria imperio kaj lia ĉeĥa edzino Žofie Chotková. Lia murdo en Sarajevo en 1914 estis preteksto por eki la unuan mondmiliton.

Pro sia valoro ĝi estas listigita inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgon konstruigis ĉeĥa nobela familio Benešovic fine de la 13-a kaj komence de la 14-a jarcento, poste ĝi plurfoje ŝanĝis posedantojn. En la 1-a duono de la 18-a jarcento ĝi estis rekonstruita en baroka kaj en 1889-1894 en romantisma stilo.

Ede 1918 ĝi estas posedaĵo de la ŝtato.

Granda cilindra turo estas demalproksime videbla dominanto de la kastelo. Kvankam la nunan aspekton donis al ĝi nur romantisma rekonstruo, ĝi konservis aspekton de frugotika burgo de franca tipo, en Ĉeĥio nekutima.

Ekde aŭtuno de 1943 havis ĉi tie sidejon komandantejo de soldata ekzercejo de Armiloj SS Benešov.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas ĉirkaŭita per ampleksa 225 hektara parko kun valoraj arboj kaj arbustoj kaj Roza ĝardeno kaj estas publike alirebla en 3 apartaj itineroj ekde aprilo ĝis novembro ĉiutage krom lundo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]