Izabel Santiago
| Izabel Santiago | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1959 |
| Morto | 13-an de majo 2006 (47-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO [izaBEŬ krisTIna oliVEJra sanĉiAgu] (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959; mortis la 13-an de majo 2006 en Roterdamo) estis brazila esperantistino de 1980 kaj profesie kuracistino, iam fakiĝinta pri psikiatrio kaj magistrino pri socia antropologio, okupiĝanta ankaŭ pri fitoterapio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi partoprenis en UK-oj de Braziljo (1981), Antverpeno (1982) kaj Roterdamo (1988), kongreso de TEJO en Leuven (1982) kaj seminario TEJO-KER en Szentendre (1982), prezidantino de Internacia Festivalo de Pupteatro en Zagreb. Ŝi instruis Esperanton kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM.
Verko: O Que é Esperanto (Kio estas Esperanto) publikigita de la eldonejo Editora Brasiliense en la serio Coleção Primeiros Passos.[1]
Ŝi estis redaktoro de MONATO, rubrikoj Kuirado (1994-1997), Mozaiko (1995-1999) kaj Scienco (2000). Multjara revizianto kaj redakcia sekretario[2] de la sama revuo, volontulo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (ekde 1989).
Ŝi verkis precipe pri sciencismo/mistikismo de Carl Gustav Jung.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ISBN: 85-11-01185-4.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/12, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/04, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.

