Skorbuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
E54 skorbuto
vdr
Skorbuto kaŭzas inflamon de gingivoj
Skorbuto povas kaŭzi inflamon de lango

Skorbuto estas malsano karakterizita per muskola malfortiĝo, sangado de gingivoj aŭ hemaragioj de la haŭto kaj kaŭzata de manko de freŝa nutraĵo enhavanta vitaminon C. Hodiaŭ ĝi aperas inter mizeraj cirkonstancoj (milito, malsato) post kelkmonata sen-C-vitamina nutrado.

Antaŭ la uzo de citronaj likvaĵoj, c-vitaminaj tablojdoj oni manĝis vintre C-vitaminriĉan saŭrkraŭton en la plej nordaj landoj de Eŭropo.

James Lind disvolvigis la teorion ke fruktoj de citrusoj kuracas skorbuton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]