Vladimír Sládeček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Sládeček
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1930 (1930-03-17)
Morto 4-an de junio 2010 (2010-06-04) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • astrologo
vdr

Vladimír "Vlado" SLÁDEČEK (naskiĝis la 17-an de marto 1930 - mortis la 4-an de junio 2010) estis ĉeĥa esperantisto kaj astrologo.

Li laboris kiel hejtisto de ŝipo sur Elbo, el Hamburgo li portis hejmen librojn pri astrologio, aliajn li ricevadis de siaj esperantistaj geamikoj el la tuta mondo. Li enĉeĥigis plurajn spiritismajn librojn el Esperanto, multajn librojn li verkis rekte en la ĉeĥa.

Kiel esperantisto li estis membro de la esperantista klubo en Ostrava-Poruba. En esperantistaj renkontiĝoj li ŝatis gitarludi kaj kanti.

Pro siaj astrologiaj kaj spiritismaj interesoj li fariĝis objekto de spionado flanke de la komunisma ŝtata polico, malgraŭ protestoj el eksterlando (laŭdire eĉ la ĉeĥoslovakan prezidenton Gustáv Husák ne volis en Svedio du esperantistoj akcepti pli frue ol li klarigos al ili kial la registaro enprizonigis Vladon Sládeček).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tranzity v astrologii (Tranzitoj en astrologio)
  • Obecné správní právo (Ĝenerala administra rajto)
  • Základní kniha hermetismu (Baza libro pri hermetismo)
  • Aspekty planet (Aspektoj de planedoj)
  • Jak probudit magické dovednosti (Kiamaniere veki la magiajn lertojn)
  • Astrologie lásky a manželství - Láska v horoskopu (Astrologio de amo kaj geedzeco - Amo en horoskopo)
  • Povaha a životní osud v astrologii (Karaktero kaj viv-fatalo en astrologio)
  • Roční horoskop - Horoskopy solární, lunární, návrat Merkura, Venuše, Marta (Jara horoskopo)

Tradukoj el Esperanto en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Aleš Berdnik - Pohár Amrity
  • Zilda Gama - Ve stínu a světle
  • Komandor Edgar Armond - Poslední východ slunce - Vyhoštění z planety Capella

Fontoj[redakti | redakti fonton]