Gabriel Delanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Delanne
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1857 (1857-03-23)
en Parizo
Morto 15-an de februaro 1926 (1926-02-15) (68-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo Spiritismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François-Marie Gabriel DELANNE (naskiĝis en Parizo en la 23-a de marto 1857, mortis en la 15-a de februaro 1926) estis franca spiritisto. Liaj gepatroj estis konvinkitaj spiritualistoj. La patro ŝatis legaĵojn kaj estis amiko de Allan Kardec, kun kiu li ĉeestis spiritismajn seancojn, kaj eĉ faris paroladon, okaze de lia entombigo; la patrino estis mediumino, kiun Kardec ofte utiligis. Gabriel Delanne frekventis la École des Arts et Métiers kaj fariĝis elektra inĝeniero. Pro lia kunlaboro kun Kardek, li estas konsiderata, kune kun Léon Denis kaj Camille Flammarion, unu el la ĉefaj kolonoj de spiritismo. Lia unua verko aperis en 1883, kiam li publikigis la libron Spiritismo antaŭ Scienco. Delanne, en tiu verko, profundigis la sciencan flankon de spiritismo kongrue kun la scioj de tiama scienco. Delanne estis fondito kaj direktoro de Revuo Scienca kaj morala de spiritismo kaj ankoraŭ fariĝis prezidanto de Franca Unuiĝo Spiritisma. En 1898, ĉe la Spiritisma Kongreso en Londono, li prezentis longan studon pri la sinsekvaj vivoj, nome Teorio pri Reenkarniĝo, kiu nuntempe konsistigas unu el klasikaj verkoj de la Spiritisma doktrino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Spiritisme devant la Science (Spiritismo antaŭ Scienco), en 1885;
  • Le Phénomène Spirite (La Spirita Fenomeno), en 1896;
  • L’Évolution Animique (La Anima Evoluado), en 1897;
  • Recherches sur la Médiumnité (Esploroj pri Mediumeco), en 1898;
  • L’Âme est Immortelle (La Animo estas Senmorta), en 1897;
  • Les Apparitions Matérialisés des Vivants et des Mort, tome I (La Materiaj Aperaĵoj de Vivantoj kaj de Mortintoj, 1a volumo), en 1909;
  • Les Apparitions Matérialisés des Vivants et des Mort, tome II (La Materiaj Aperaĵoj de Vivantoj kaj de Mortintoj, 2a volumo), en 1911;
  • Documents pour servir à l´étude de la Réincarnation (Dokumentoj por Studado de Reenkarniĝo), en 1924.
  • La Réincarnation (Reenkarniĝo), en 1927.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.