Shoya Tomizawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shoya Tomizawa
Persona informo
NomoShoya Tomizawa
Dato de naskiĝo10-a de decembro 1990
NaskiĝlokoChiba
Dato de morto5-a de septembro 2010
MortolokoRiccione
Mortokialofalo [+]
Aĝo je morto19
Okupoj kaj profesioj
Okupomotorciklisto
Geografio
ŜtatoJapanio
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www.shoya48.com/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Shoya Tomizawa (naskiĝis la 10-an de decembro 1990 en Chiba, mortis la 5-an de septembro 2010 en Riccione) estis japana motorciklisto

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 125 cm³ en 2006, konkursante la ĉefkuron de Japanio kiel wildcard. Tiel konkuris ankaŭ la ĉefkurojn de Japanio 2007 kaj 2008, en kiu li gajnis du poentojn.

En la ĉampionado de 2009 li iĝis oficiala piloto kaj finis la ĉampionadon en 17-a pozicio kun 32 poentoj kaj gajnante du dekajn poziciojn. En tiu ĉampionado, li devis preterlasi la kuron ĉe Indianapoliso pro akcidento.

En 2010 stiris en la nova kategorio Moto2 kaj venkis sian unuan kuron en Kataro. Li gajnis ankaŭ unu unuan startopozicion kaj duan pozicion en Jerez. Li gajnis alian unuan startopozicion en Brno.

Tomizawa mortas dum la ĉefkuro de San-Marino la 5-an de septembro 2010 post grava akcidento: la piloto, falinte, estis surpuŝita de la pilotoj malantaŭ li (Alex de Angelis kaj Scott Redding). Malgraŭ la reanimadprovoj, pro la gravegaj frakturoj li mortis en la malsanulejo de Riccione.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]