Juliette Récamier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliette Récamier
Persona informo
Juliette Récamier
Naskiĝo 3-an de decembro 1777 (1777-12-03)
en Liono, Lionio,  Reĝlando Francio
Morto 11-an de majo 1849 (1849-05-11) (71-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Juliette Récamier
Familio
Edz(in)o Jacques-Rose Récamier vd
Parencoj Amélie Lenormant vd
Profesio
Okupo salonestrino • verkisto • mondumano vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliette RÉCAMIER (plennome: Jeanne Françoise Julie Adélaïde Bernard), alidire Madame Récamier (naskiĝis la 3-an de decembro 1777 en Lyon kaj mortis la 11-an de majo 1849 en Parizo) estis spritulino kaj direktora elegantulino de la Direktoraro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Madame Récamier, Jacques-Louis David (1800)

La familio de Juliette Bernard apartenis al la burĝaro de Lyon. Ŝia patro, Jean Bernard, estis reĝa notario. Nomita Financa kolektisto, li iris al Parizo en 1786. Li estis eksigita sub la Konsularo kiel suspektito de interrilato kun reĝistoj. Sinjorino Bernard, veninta de bonhava medio estis koketulino kaj inteligentulino.

En 1793, 15-jaraĝa kaj dum Teroro, Juliette estis edzinigita al amiko de siaj gepatroj, S-ro Récamier, riĉa bankisto de Parizo kun kiu ŝi ligis ameman kaj platonecan rilaton: ŝi verŝajne estis lia neleĝa filino, kion ŝi eksciis nur pli malfrue.

La salono, kiun malfermis Juliette Récamier, baldaŭ fariĝis rendevuejo de elektita socio, sed post mallonge maltrankviligis la povon. La beleco kaj ĉarmo de Madame Récamier venigis al ŝi amason da admirantoj. Ŝi inter la plej unuaj meblis sin per « etruska » stilo kaj vestis sin laŭ « greka » modo, sub Direktoraro, kaj tial ludis ne malgravan rolon en disvastigo de emo al Antikveco, kiu estis superregonta sub Unua Imperio.

Amikino de Madame de Staël kaj post la Imperio, de Chateaubriand, ŝi estis ŝlosila figuro de opozicio al reĝimo de Napoleono Bonaparte. Ŝia salono ludis ne malgravan rolon en la politika kaj intelekta vivo de tiu epoko. Ŝi fine estis malproksimigita de Parizo fare de imperia polico. Post mallonga restado de septembro 1811 ĝis junio 1812 en Châlons-sur-Marne, poste en Lyon, kie ŝi ligiĝis kun Camille Jordan kaj Ballanche, ŝi vizitis Italion kaj povis revidi Francion nur post la falo de Napoleono la 1-a. Ŝi ankaŭ samepoke ligis rilaton kun Benjamin Constant, eksamanto de Madame de Staël.

Portreto de Juliette Récamier sidanta, fare de barono Gérard (1802)

Elprovita de tiom da sortobatoj, ŝi ekinstalis sin en 1819 en Abbaye-aux-Bois[1] en Parizo, ĉe sia amikino baronino de Bourgoing. Malgraŭ tio, ŝi estis priserĉita de la mondo, kiun ŝi fuĝis, kaj ŝia loko de retiriĝo estis vizitita de la tiuepokaj famuloj: Chateaubriand, unu el la plej akurataj, restis ĝis la morto ŝia plej intima amiko. Ŝi estis tiel ĉasta kaj li tiom maljuna, ke oni diris:

Juliette kaj René amis sin per amo tiel tenera
Ke Dio sen puni ilin povis al ili pardoni:
Li ne volis ke unu povu doni
Kion la alia ne povis preni

Ŝi mortis 72-jaraĝa la 11-an de majo 1849, sub Dua Respubliko. Ŝi estis entombigita en Tombejo de Montmartre en Parizo apud Pierre-Simon Ballanche.

Ŝi redaktis siajn memoraĵojn, sed mortante ŝi ordonis ke oni detruu ilin. Ŝi postlasis multnombrajn leterojn, kies parto estis publikigita en 1859 de S-ino Ch. Lenormant, ŝia nevino, sub la titolo Souvenirs et Correspondance de Mme Récamier (Rememoroj kaj Korespondado de Madame Récamier).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amélie Lenormant, Souvenirs et correspondance tirés des papiers de Madame Récamier, Parizo, Lévy, 1860.
  • Gaston Frainnet, Biographie de Pierre-Simon Ballanche, Parizo, Picard et fils, 1903.
  • Édouard Herriot, Madame Récamier et ses amis, Parizo, Plon-Nourrit, 1909.
  • Agnès Kettler, Lettres de Ballanche à Madame Récamier, Parizo, Champion, 1996.
  • Françoise Wagener, Madame Récamier, Parizo, 1990.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. L'Abbaye-aux-Bois, malnova cistercia abatejo, situis ĉe 16, strato de Sèvres fronte al la nuntempa Hotelo Lutetia. Ĝi estis detruita dum pligrandigo de parto de Bulvardo Raspail.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]