Simarubacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Simarubacoj
ordinara ailanto (Ailanthus altissima)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: sapindaloj Sapindales
Familio: simarubacoj Simaroubaceae
DC. [1]
simarubo Simarouba
Aubl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Simarouba amara Ypey63.jpg
Simarouba amara Ypey63

La simarubacoj[2] (latine Simaroubaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas simarubo[2].

Tiuj plantoj estas arboj kaj arbedoj, kreskantaj en tropiko kaj subtropiko. La etaj floroj grupiĝas en paniklo, flanke staranta. Sur la interna parto de la stamenaj tigetoj evoluas skvameca alpendaĵo.

La indiĝenoj uzas ilin kiel kuracplantojn pro la granda amaraĵa enteno.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • ailanto (Ailanthus) aŭ ĉielarbo estas iu el la arboj, hejmaj en Orient-Azio kaj Aŭstralio, kiuj havas 50 cm (ĉe kelkaj specioj eĉ 1 m) longajn, pinatajn foliojn. Ĝi estas kulturataj por bredado de iu speco de silkraŭpo.
  • kvasio (Quassia; kvasio estas substanco, drogo, ekstraktita el la lignoj de tropikaj arboj, ĉefe el tiu ĉi arbo. Uzata kiel insekticido.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]