Michael Scherm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Scherm
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1945 (1945-07-18) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Michael SCHERM-Markow [MIĥael ŜERM-Markov], naskiĝinta la 18-an de julio 1945 en Karlshuld, estis germana instruisto kaj estas esperantisto. Li vivas en urbeto Illerrieden en sud-orienta Baden-Virtembergo.

Li aktivas en SAT, organizis la SAT-kongreson en Ilertiseno en 1989 kaj dum 2000 kaj 2001 estis redaktisto de Sennacieca Revuo.

De julio en 1990 ĝis junio 2006 Scherm estis prezidanto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, germana sekcio de ILEI). De 1988 li apartenas al la Internacia Sciencista Kolegio de AIS. En 2012 aperis de li kiel traduko germanlingva "Die Zamenhofstraße" de Roman Dobrzyński ("La Zamenhofstrato").

Ekde 1983 li gvidas la esperanto-grupon "Germana-Internacia-Societo Ulm/Neu-Ulm".

Li verkis lernejo-librojn pri filozofio kaj etiko.