Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morris
Persona informo
Naskonomo Maurice de Bévère
Aliaj nomoj Morris
Naskiĝo 1-an de decembro 1923 (1923-12-01)
en Kortrejko
Morto 16-an de julio 2001 (2001-07-16) (77-jaraĝa)
en Bruselo
Mortokialo morto per falo
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater St Joseph College, Aalst
Subskribo Morris
Okupo
Okupo bildliteraturistoscenaristofilmreĝisoro • desegnisto • ilustristo • karikaturisto
Verkoj Lucky Luke
vdr

MORRIS, artistnomo de Maurice de Bevere (Kortrejko, 1923 - Bruselo, 2001), estis belga desegnisto de bildrakontoj kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la Franc-Belga bildliteraturo.

Kun René Goscinny kiel precipa scenaristo dum la unuaj 22 jaroj, Lucky Luke, lia unika bildserio, famigis lin.

Morris ekkarieris en la "Compagnie Belge d'Actualités (CBA) animations studios", malgrandaj kaj ĵus kreitaj studioj de animacio en Belgio, kie li renkontiĝis kun Peyo kaj André Franquin. Post la milito, la kompanio fermiĝis kaj Morris laboris kiel ilustristo por Het Laatste Nieuws, nome flandra ĵurnalo, kaj Le Moustique, ĉiusemajna gazeto publikita de Dupuis, por kiu li faris ĉirkaŭ 250 kovrilpaĝojn kaj aliajn multnombrajn ilustraĵojn, ĉefe karikaturoj de kinsteluloj.