Filaretos Braĥamios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filaretos Braĥamios
Persona informo
Naskiĝo 11-a jarcento
Morto 1086?
en Kahramanmaraş, Principality of Philaretos Brachamios
Ŝtataneco Bizanca imperio • Principality of Philaretos Brachamios vd
Familio
Dinastio Varaĵnuni vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Duko Filaretos BRAĤAMIOS (greke: Φιλάρετος Βραχάμιος Philaretos Brachamios, armene: Փիլարտոս Վարաժնունի, Pilartos Varaĵnuni; latine: Philaretus Brachamius) estis eminenta bizanca generalo kaj militestro de armena deveno. Filaretos estas komandanto de infanteria regimento kaj vickomandanto de tagmato en Kapadokio. Li retenis sian duklandon ĝis kiam la turkoj komencis premi sur lin. En decembro 1084, li perdis Antioĥion favore al Suleiman la 1-a, Sultano de Rumo. En 1087, Edeso falis sub Malik Ŝah la 1-a kaj Filaretos eskapis al fortikaĵo de Ĝermanicio. Tamen, kelkaj fontoj indikas ke li mortis en 1086. Liaj filoj donis Ĝermanicion al la Unua krucmilito en 1098.