Tomaso Esze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imagita grafikaĵo pri Tomaso Esze
Skulptaĵo pri Tomaso Esze en Mátészalka antaŭ gimnazio nomumita pri li

Tomaso ESZE [ese] estis militestro de Francisko Rákóczi la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis servutuloj. Tomaso naskiĝis supozeble en 1666 en Tarpa. Proksimume en 1696 li aliĝis al sekreta grupo de ribeluloj, tial li arestiĝis. En 1703 li kaŝiĝis en arbaro kun kunuloj. Poste li konatiĝis kun Francisko Rákóczi, kiu nomumis lin estro. Esze sen permeso de Rákóczi tuj deklaris ribelon en Tarpa kaj Beregszász, sekve komenciĝis la liberecbatalo.

Li partoprenis sieĝon de Tokaj en 1703, defendon de Kassa en 1706, li bataladis en Supra Hungarujo kaj en Transilvanio. Laŭ deklaro de Rákóczi en 1703 li ne plu estis servutulo kaj ekde 1708 li iĝis nobelo. Poste li mortis en tendaro apud Nyitra, la cirkonstancoj ankaŭ nun estas nebulaj. Poste Rákóczi donacis al Tarpa privilegion pri hajduka urbo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio