Kornélia Hollósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornélia Hollósy
Persona informo
Naskonomo Korbuly Kornélia
Naskiĝo 13-an de aprilo 1827 (1827-04-13)
en Gherteniș
Morto 10-an de februaro 1890 (1890-02-10) (62-jaraĝa)
en Dombegyház
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Géza Hollósy
Edz(in)o József Lonovics (departementestro)
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Statuo de Kornélia Hollósy

HOLLÓSY Kornélia (hollo:ŝi) estis hungara operkantistino (koloratusoprano) naskita en Gertenyes la 13-an de aprilo 1827 kaj mortinta en Dombegyház la 10-an de februaro 1890. Ŝi estis nomata najtingalo de hungaroj. Ŝia edzo estis József Lonovics (departementestro).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kornélia Hollósy studis en Temesvár, Vieno (M. Salvi) kaj Milano (Fr. Lamperti). Ŝi debutis en 1845 en Korfuo, poste ludis en Torino, en 1846 en Bukareŝto. En jaroj 1846–49 kaj de 1854 ĝis 1862 ŝi estis anino de la tiutempa Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1850 ŝi elpaŝis en Vieno, en 1852 en Varsovio. Poste ŝi gastrolis en hungaraj urboj, en jaroj 1862–63 en Bukareŝto. Ŝia lasta publika elpaŝo estis en 1865. Multe de kanzonoj hungaraj iĝis popularaj per ŝia interpretado. Ŝi edziniĝis en 1852 kaj naskis du filojn post 2 jaroj.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Italaj kaj hungaraj operroloj (Erkel, Császár, Doppler ktp.).
  • Melinda en Bánk bán de Erkel, premiero, (1861).

Fontoj[redakti | redakti fonton]