József Lonovics (departementestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Lonovics
József Lonovics pentrita de Gyula Stetka
József Lonovics pentrita de Gyula Stetka
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1824 (1824-07-04)
en Eger
Morto 8-an de junio 1902 (1902-06-08) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Kornélia Hollósy
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

József Lonovics [jOĵef lonoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lonovics József estis hungara ŝtata oficisto, departementestro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis krivinai, lia onklo estis la samnoma József Lonovics (episkopo).

József Lonovics[1] naskiĝis la 2-an de julio 1824 en Eger, li mortis la 8-an de junio 1902 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Lonovics maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Li estis subnotario en 1845 en Temes (historia departemento). Post fiasko de la Hungara revolucio de 1848 li retiriĝis kaj okupiĝis nur pri la familia bieno en Dombegyház kaj en 1852 li edziĝis. Lia edzino Kornélia Hollósy naskis 2 filojn en 1854. Iom poste Lonovics laboris apud episkopo József Lonovics. En 1862 li denove laboris en administracio de Csanád, kie li estis departementestro inter 1879 kaj 1901. Li strebis multe por fervoja kontakto de Makó. Li ricevis premiojn en 1889 kaj 1901.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • vojo en Makó inter 1901–1946 kaj ekde 1990

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]