Castilfrío de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castilfrío de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 2° 18′ U (mapo)41.919722222222-2.3055555555556Koordinatoj: 41° 55′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 204 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castilfrío de la Sierra (Provinco Sorio)
Castilfrío de la Sierra (Provinco Sorio)
DEC
Castilfrío de la Sierra
Castilfrío de la Sierra
Situo de Castilfrío de la Sierra
Castilfrío de la Sierra (Hispanio)
Castilfrío de la Sierra (Hispanio)
DEC
Castilfrío de la Sierra
Castilfrío de la Sierra
Situo de Castilfrío de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castilfrío de la Sierra [+]
vdr

Castilfrío de la Sierra [kastilFRIo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza. La loknomo Castilfrío de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Malvarma Kastelo de la Montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Castilfrío de la Sierra en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 26 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 407 hektarojn, nome 33% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

La popola arkitekturo estis renovigita ĉefe de eksterlokanoj, kiel la verkisto Fernando Sánchez Dragó.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kun gotikaj elementoj kaj romanika baptujo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]