El Royo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Royo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42153
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 2° 39′ U (mapo)41.908333333333-2.6444444444444Koordinatoj: 41° 54′ N, 2° 39′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Royo (Provinco Sorio)
El Royo (Provinco Sorio)
DEC
El Royo
El Royo
Situo de El Royo
El Royo (Hispanio)
El Royo (Hispanio)
DEC
El Royo
El Royo
Situo de El Royo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Royo [+]
vdr

El Royo [elROĝo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj plej okcidente de la komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko El Valle y La Vega Cintora, kies centro ĝi estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de El Royo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 126,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 800 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 23 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 89 hektarojn, nome 10% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Robledales del Berrún, okupanta 373 hektarojn, nome 3% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 7 317 hektarojn, nome 58% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

El Ferepoko datas la kastrumo de la kastelo de El Royo, kies murego estis 18 metrojn larĝa kaj pli ol 2 m alta.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Hinojosa de la Sierra kun Langosto kaj Vilviestre de los Nabos, iama municipo aligita al Oteruelos, nun integrita en la municipo Soria. Tiuj 5 loĝlokoj estas la Vega Cintora.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la arkeologia kuŝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]