Bertold Hummel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertold Hummel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1925 (1925-11-27)
en Hüfingen
Morto 9-an de aŭgusto 2002 (2002-08-09) (76-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bertold HUMMEL (* 27-an de novembro 1925 en Hüfingen; † 9-an de aŭgusto 2002 en Würzburg) estis germana komponisto de Nova Muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hummel studis ekde 1947 ĝis 1954 ĉe la muzikaltlernejo en Freiburg im Breisgau kompozicion ĉe Harald Genzmer kaj violonĉelon ĉe Atis Teichmanis. Ekde 1954 ĝis 1956 sekvis koncertvojaĝoj kiel komponisto kaj violonĉelisto, en 1955 li edzinigis violoniston Inken Steffen, kiu naskis al li 6 filojn. Ekde 1956 ĝis 1963 Bertold Hummel estis kantoro en Freiburg kaj libera kunlaboranto de la radiostacio Südwestfunk Baden-Baden kaj estis vokita en 1963 kiel kompozicio-instruisto al la tiama Ŝata Konservatorio en Würzburg. Ekde 1963 ĝis 1988 li direktis kiel posteulo de Lotte Kliebert la Studion por Nova Muziko Würzburg, en 1974 li profesoriĝis. Ekde 1979 ĝis 1987 li estis prezidanto de la Altlernejo por Muziko je Würzburg (ekde 1988 li honorprezidentas tie) kaj ekde 1982 li estis membro de la Bavara Akademio de Belartoj. Li gastprelegis kaj vojaĝis por la prezentado de siaj verkoj tra Eŭropo, Usono, Sudameriko, Kanado, Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Japanujo, Australio, Egiptujo kaj Sud-Afriko. Bertold Hummel mortis en 2002 en Würzburg.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Schrein der Märtyrer, Oratorium op.100 [1]
  • Des Kaisers neue Kleider, Kammeroper op.10 [2]
  • Tri baletoj:
    • Episoden op.23 [3]
    • Die letzte Blume op.55 [4]
    • Faustszenen op.72 [5]
  • Tri simfonioj
    • Sinfonie für Streicher op.20 [6]
    • Reverenza op.30 [7]
    • Jeremias op.100 [8]
  • Visionen nach der Apokalypse des Hl. Johannes für großes Orchester op.73 [9]
  • Sinfonietta für großes Blasorchester op.39 [10]
  • Konĉertoj por soloinstrumentoj kaj orkestro (Schlagzeugkonzert op.70) [11]
  • Acht Fragmente aus Briefen von Vincent van Gogh op.84 [12]
  • Mesoj, kantatoj, motetoj, lidcikloj, ĉambromuziko, orgenkomponaĵoj, filmmuzikoj, elektronikaj komponaĵoj kaj muziko por infanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bertold Hummel » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.