Lajos Csatay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Csatay
Persona informo
Naskonomo Tuczentaller Lajos
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1886 (1886-08-01)
en Arad
Morto 16-an de oktobro 1944 (1944-10-16) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • Minister of Defence of Hungary
vdr

CSATAY Lajos (pr. ĉatai lajoŝ) estis hungara ministro pri defendo naskita en Arado la 1-an de aŭgusto 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de oktobro 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Csatay estis de 1919 ĝis 1921 profesoro de Militakademio de Budapeŝto. Inter 1921-26 li plenumis taĉmentservon, de 1926 li estis komandanto de la honvedartileridepartemento 1-a de Miŝkolco, de 1933 ĝis 1941 komandanto de paflernejo, poste artilerikomandanto de la 5-a militkorpuso; pli poste komandanto de la bivaka artileria paflernejo. En 1941-42 li estis komandanto de la 5-a honvedmilitkorpuso de Peĉo, kiu de 1-a de majo 1942 ĝis 3-a de decembro 1942 plenumis servon en militkampo. La 1-an de februaro 1943 oni promociis lin generalkolonelo, poste li plenumis la postenon de komandanto de la 3-a armeo. De 12-a de julio 1943 ĝis 16-a de oktobro 1944 li estis ministro pri defendo de la registaroj de Miklós Kállay, Döme Sztójai kaj Géza Lakatos. Li estis adepto de Miklós Horthy, tuttempe aprobis la kontraŭsovetan militon kaj tiucele subtenis la germanan militgvidantaron. Tiuaspekte li kondutis jam sencerte dum la registaro Lakatos, tial la Gestapo arestis lin. Li memmortigis kune kun sia edzino.

Fonto[redakti | redakti fonton]