Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo
partio
Komenco 1960 vd
Lando(j) Kameruno vd
Sidejo Jaundo
Ideologio

naciismo • francamanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo (france Rassemblement démocratique du peuple camerounaisRDPC) estas la nun reĝanta politika partio de Kameruno, kaj la partio de ties prezidanto Paul Biya. Ĝia eksa nomo (1960-1984) estis "Kameruna Nacia Unuiĝo", kiu estis fondita de la unua ŝtatprezidanto Ahmadou Ahidjo. La partio ekde tiam restis la plej grava politika partio de Kameruno.

Okaze de la prezidanta baloto de 1997, la kandidato Paul Biya (prezidanto de la Respubliko ekde 1982) kolektis 92,6% de la voĉdonoj, kaj RDPC gajnis 123 el la 180 seĝoj de la Nacia Asembleo de Kameruno okaze de la sekvinta asemblea baloto. Paul Biya denove venkis siajn kontraŭulojn en la prezidanta baloto de 2004, kun 70,8% de la voĉdonoj.

La ĝenerala sekretario de RDPC estas René Sadi ekde aprilo 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]