Señor Wences

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Señor Wences
Persona informo
Naskonomo Wenceslao Moreno Centeno
Aliaj nomoj Señor Wences
Naskiĝo 17-an de aprilo 1896 (1896-04-17)
en Peñaranda de Bracamonte
Morto 20-an de aprilo 1999 (1999-04-20) (103-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Peñaranda de Bracamonte
Lingvoj hispanaangla
Loĝloko MadridoBonaeroNov-Jorko
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo ventroparolisto
vdr

Señor Wences (naskiĝis Wenceslao MORENO la 17-an de aprilo 1896 en Salamanko, Hispanio; mortis la 20-an de aprilo 1999 en Nov-Jorko, Usono) estis eminenta 20-a-jarcenta ventroparolisto, eble plej bone konata pro siaj aperaĵoj sur la Programo Ed Sullivan de CBS .

Lia aro de karakteroj inkluzivis "Johnny" (Joĉjo, [ĝoni]), infanan vizaĝon desegnitan sur la pugno de WENCES. WENCES interparolis kun la desegnaĵo, ŝaltante siajn voĉojn inter tiu de Johnny kaj sia propra je miriga rapideco. Alia populara karaktero de WENCES estas la malafabla-voĉa "Pedro", senkorpa kapo en skatolo, kiu grumblas "s'all right" ("estas bone").

Je la tempo de sia morto (nur tagojn post lia 103-a nasktago), WENCES estis loĝanta ĉe la Ameritania Hotelo ĉe 54-a Strato en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, tuj ĉirkaŭ la stratangulo el la Teatro Ed Sullivan. Tiu sekcio de 54-a Strato estis renomita "Señor WENCES Way."