Sakrat Janoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakrat Janoviĉ
Persona informo
Сакрат Канстанцінавіч Яновіч
Naskiĝo 4-an de septembro 1936 (1936-09-04)
en Krynki
Morto 17-an de februaro 2013 (2013-02-17) (76-jaraĝa)
en Krynki
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Subskribo Sakrat Janoviĉ
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sakrat Janoviĉ (beloruse - Сакрат Яновіч, pole - Sokrat Janowicz; naskiĝis la 4-an de septembro 1936 en Krynki[mankas fonto], mortis la 17-an de februaro 2013 en Krynki[1]) estis belorusa verkisto, aŭtoro de 30 libroj. Membro de la Unio de polaj verkistoj (de 1971), ĉefo de la Klubo de Unio de polaj verkistoj en Bjalistoko, ĉefo de la Belorusa demokratia unio (estis fondita en la komenco de la jardeko 1990).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en familio de botisto. Finis la Bjalostokan elektrikistan profesian lernejon (1955). Laboris kiel laborestro de elektrikistoj en fabriko apud Bjalistoko. Tradukisto, poste ĵurnalisto en la gazeto Niva (de 1956). Estro de fako en la Ĉefa estraro de la belorusa publika kaj kultura kolegaro (1959-1962). En la jaro 1960 finis senĉeeste la fakon de belorusa filologio en la Instruista instituto en Bjalstoko. En la jaro 1970 estis maldungita de la gazeto pro "belorusa naciismo", restis kiel senlaborulo, iamtempe laboris kiel ŝarĝisto, teknologo pri laborsekureco. Finis senĉeeste la fakultaton de pola kaj slava filologio de la Varsovia universitato en la jaro 1973. Laboris en Bjalistoka urba klubo (dua duono de de la jardeko 1970), kiel teknika redaktoro en la gazeto Niva (unua duono de la 1980-aj jaroj).

Dum la jaroj 1958-1970 agentis en la Servo de sekureco de Pola Popola Respubliko, observante pri la medio de la gazeto Niva, kaj la Belorusa publika kaj kultura kolegaro. Pri ĉi tio li mem konfesis en la jaro 2007 dum enketado.

Debutis kiel verkisto en la jaro 1956. Verkis en la lingvoj belorusa kaj pola. Tradukis el la belorusa lingvo en la polan.

Estis dekoraciita per Arĝenta kruco pro meritoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Revenoj al Krynki. Trad. Tomasz Chmielik. Krynki / Białystok / Świdnik, 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pcg. Sokrat Janowicz nie żyje (pole). Arkivita el la originalo je 2014-09-04. Alirita 2014-09-04.