Marshall Stearns
Marshall Stearns | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1908 en Kembriĝo |
Morto | 18-an de decembro 1966 (58-jaraĝa) en Key West |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Yale jura altlernejo Harvard |
Okupo | |
Okupo | muzikologo ĵurnalisto muzikkritikisto universitata instruisto |
Marshall Winslow Stearns (* 18-an de oktobro 1908 en Kembriĝo (Masaĉuseco); † 18-an de decembro 1966 en Key West, Florido) estis usona ĵaz-historiisto kaj profesoro por anglalingva literaturo.
Stearns fakte estis profesoro pri mezepoka angla literaturo ĉe Hunter College, estas tamen ĉefe konata pro sia detala verko „The Story of Jazz“ [La historio de ĵazo] el 1956, kiu baziĝas sur multaj intervjuoj (kaj la aŭdado de ampleksega sondisko-kolekto) kaj en kiu li i.a. esploras la afrikajn radikojn de ĵazo. Jam en la 1940-aj jaroj li verkis artikolojn por la ĵazrevuo Down Beat. En 1952 li fondis la Instituton por Ĵaz-Studoj, kiu ekde 1966 loĝas ĉe Universitato Rutgers en Newark en Nov-Ĵerzejo. Stearns estis antaŭeniganto je la fondado de Newport Jazz Festival. Kune kun sia edzino Jean li entreprenis intensajn esplorojn kaj multajn intervjuojn, kiuj enfluis en la konsultlibron Jazz Dance, postmorte publikigita en 1969.
Verkoj pri ĵazo
[redakti | redakti fonton]- „The Story of Jazz“, Oxford University Press 1956, 1970
- (kun edzino Jean) „Jazz Dance – the story of american vernacular dance“, 1968, da Capo 1994