Luis Ceballos y Fernández de Córdoba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Ceballos y Fernández de Córdoba
Persona informo
Naskonomo Luis Ceballos y Fernández de Córdoba
Naskiĝo 31-an de julio 1896 (1896-07-31)
en San Lorenzo de El Escorial
Morto 26-an de septembro 1967 (1967-09-26) (71-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Gonzalo Ceballos Fernández de Córdoba
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Luis Ceballos y Fernández de Córdoba (n. en San Lorenzo de El Escorial, la 31-an de julio 1896 – m. la 26-an de septembro 1967) estis naturalisto hispana. Inter liaj multnombraj meritoj estis lia membriĝo en 1945 en la Reĝa Akademio de Formalaj sciencoj, Fiziko kaj Naturscienco. En 1956, estis nomumita doktoro honoris causa de la Teknika Universitato de Lisbono. En 1959 ricevis la premion Granda Kruco de la Agrikultura Merito kaj poste, en 1964, tiu de Alfonso la 10-a la Saĝa. Unu jaron poste, li iĝis membro de la Real Academia Española.