Juan Bautista de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Bautista de Toledo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1515 (1515-01-01)
en Toledo
Morto 15-an de majo 1567 (1567-05-15) (52-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
Verkoj Monaĥejo de El Escorial
vdr

Juan Bautista de Toledo estis hispana arkitekto edukita en Italio, dum la Alta Renesanco. Kiel multaj italaj renesanc-arkitektoj, li havis sperton kaj pri arkitekturo kaj pri armea kaj civila publika konstrulaboro. Naskiĝinta aŭ en Toledo aŭ en Madrido ĉirkaŭ 1515. Li mortis la 19-an de majo 1567 en Madrido.

Juan Bautista de Toledo, bildo imagita pri li en la Prado-Muzeo.

Eble li komencis sian karieron pri arkitekturo en Romo, inter 1534 kaj 1541, kie li laboris por Mikelanĝelo kaj Papo Paŭlo la 3-a (Alessandro Farnese), kompletigante la fasadon kaj korton de la Palaco Farnezo. Tiam, eventuale, li daŭrigas sian trejnadon en la konstruejo de Sankta Petro, sub la gvido de Antonio da Sangallo la juna. Alia hipotezo estas ke li laboris por Antonio da Sangallo la juna super la Fortikaĵo da Basso, Florenco kaj en la Baziliko de Sankta Petro de Romo.

Juan Bautista de Toledo, enigma personeco, estis konata en Florenco kaj Romo kiel Giovanni Battista de Alfonsis (Giovanni Battista de Alfonsis). Tamen, en Napolo kaj Madrido, li estis identigita kiel Juan Bautista de Toledo: ambaŭ hispanaj arkitektoj havis la saman subskribon. Eble, lia vera nomo estis Juan Bautista de Toledo Alfonsis.