Ladislav Boháč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladislav Boháč
Ladislav Boháč
Ladislav Boháč
Persona informo
Ladislav Boháč
Naskiĝo 14-an de aprilo 1907 (1907-04-14)
en Uherský Brod, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de julio 1978 (1978-07-04) (71-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Ladislav Boháč
Familio
Patro Antonín Boháč vd
Gefratoj Antonín Boháč vd
Profesio
Okupo aktoro • reĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktorado
Fama rolo Jan Rokycana
Jan Roháč el Dubé
Jakoubek ze Stříbra
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ladislav BOHÁČ (naskiĝis la 14-an de aprilo 1907; mortis la 4-an de julio 1978) estis ĉeĥa aktoro.

Li studis aktorecon en konservatorio. La teatro estis lia vivo, li dediĉis sin al ĝi seninterrompe ĝis sia morto. Li trairis tra ĉiuj fakoj, ekde roloj de amantoj tra karakteraj staturoj ĝis staturoj kun aroganteco rigardantaj ĉiuflanken ĉirkaŭ si.

Li brile taŭgis por filmo dank‘ al sia agrabla aspekto kaj la voĉo. Lia unua pli granda filma figuro estis kamparana junulo, kaj kamparanajn karakterulojn, junulojn de duraj karakteroj kaj sincera sento li kreadis poste iom post iom antaŭ filma kamerao ĝis fino de la 40-a jaroj de la 20-a jarcento. El ĉiuj estas karakteriza lia rolo de filo, filo de obstina kamparano, kiu prefere forlasos bienon, antaŭ ol li rezignus pri sia amantino en filmigita transskribo de romano de Jan Drda Urbeto sur polmo. Lia kunulino en tiu ĉi filmo estis Marie Glázrová. Li prezentis kun ŝi je kelke da jaroj antaŭe en ekrano aktorkoncerton en dramo Gardisto n-ro 47, kie li rolis perfidan kaj sensentan foiriston, kiu, forloginte edzinon de maljuna gardisto, pro malfeliĉa hazardo mem estos fininta tragike.

Sed filmistoj elektis lin en la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la lasta jarcento precipe en rolojn de inteligentaj junaj viroj. Sed Boháč ne estis kreanta tiujn ĉi unuavide simplajn rolojn skeme, sed li estis donanta al ili emociecon kaj verecon. Filma kritiko riproĉis lin pro certa deklamo de lia proklamo, sed ĝi ne estis rajta (ĝi igis sin influi de liaj roloj en teatroj), ĉar Boháč estis siatempe male unu el malmultaj vere naturaj aktoroj. Filmoj, en kiuj li kreis verajn kaj home sincerajn figurojn, estis ekz. La lernejo, bazo de la vivo, legiana filmo Zborov ka.

Intertempe li kreis deŝirantan fuguron de senĉese ebria kaj senkaraktera metalurgisto en filmo Sireno. Lia kunulino ĉi tie estis Marie Vášová, kun kiu li poste ankoraŭ renkontiĝis en filmo Kariero.

Post la dua mondmilito malfermiĝis lia galerio de grandstaturaj historiaj staturoj, ekz. rolo de Jan Rokycana en la unua kolora ĉeĥa filmo Jan Roháč el Dubé kaj Jakoubek ze Stříbra en filmoj Jan Hus kaj Jan Žižka.

Pli malfrue, bedaŭrinde, li kreadis en ĉeĥa filmo nur apudajn staturojn de direktoroj, partiaj funkcionuloj, homoj malgajhumoraj kaj arogantaj. Eble dank‘ al ili juna publiko akiris en la sesdekaj jaroj imagon, ke temas pri aktoro de maljuna tipo, skema kaj monotona. Sed kian surprizon li preparis al siaj spektantoj, sed ne en filmo, sed sur scenejo – ne nur ke li estis arta estro de tiam avantgarda Teatro Malantaŭ pordego, sed li kreis ĉi tie neordinarajn staturojn en teatraĵoj Ŝnuro kun unu finaĵo laŭ Nestroy kaj en Verda papago verkita de Schnitzler.

Li verkis pri sia laboro kaj kreado libron Mil kaj unu vivo, kiu aperis nur post lia morto en la jaro 1981.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.