Aleksander Lodigin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksander Lodigin
Lodygin.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 18-an de oktobro 1847 (1847-10-18)
Morto 16-an de marto 1923 (1923-03-16) (75-jara)
en Broklino
Ŝtataneco Rusia Imperio, Usono
Alma mater Alekseev military school
Profesio inventisto, inĝeniero, entreprenisto
v  d  r
Information icon.svg

Aleksander Nikolajeviĉ LODIGIN (ruse Александр Николаевич Лодыгин) naskiĝis la 18-an de oktobro 1847 en bieno Stenŝino, Tambova provinco, Rusia Imperio, mortis la 16-an de marto 1923 en Broklino, Novjorko, Usono. Li estis eminenta rusa elektroinĝeniero kaj unu el inventintoj de la elektra lampo.

Origino[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj Nikolaj Ivanoviĉ kaj Barbara Aleksandrovna (naskita Veljaminova) estis neriĉaj genobeloj loĝintaj en sia bieno Stenŝino. Lodigin nobelgento estis posteuloj de moskva bojaro Andrej Kobila vivinta en la 14-a jarcento, samkiel la cara familio Romanov. Aleksander estis ties unua filo. Krome naskiĝis ankoraŭ gefiloj: Julia, Nadeĵda, Ivan, Kleopatra, Helena kaj Nikolaj. En 1861 la familio ekloĝis en Tambov .

Studentaĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la famila tradicio juna Aleksander elektis la militistan karieron kaj do li ekde 1859, kiam li estis ankoraŭ dekdujara adoleskulo, komencis studi en la Tambova Kadeta militlernejo. En 1866-1868 li studis en la Moskva Infanteria militlernejo. Poste li nelonge servis en la Rusa armeo kiel infanteria leŭtenanto. Dum studado lin pli allogis la teknikaj lernofakoj inkluzive praktikan uzadon de elektro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

lampo de Lodigin el 1874
lampo de Lodigin el 1888

En 1870 Aleksander eksiĝis el la armeo kaj translokiĝis al Sankt Peterburgo. Tie li frekventis lecionojn pri fiziko, kemio kaj mekaniko en la Teknologia Instituto por perfektiĝi en tiuj fakoj. Samtempe komencis liaj unuaj eksperimentoj pri la elektra lumo. Fera drato, kiun Lodigin uzis kiel lumigilo, baldaŭ fuzis. Tial li substituis ĝin al karbona fusteto lumiganta multe pli longe. Ĝi estis metita en vitran vakuan ampolon. La 11-an de julio 1874 Lodigin ricevis la privilegion kun patenta numero 1619 pro sia inventaĵo kaj Lomonosov premion de la Imperiestra Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj. Li patentigis ĝin en multaj landoj. Tiam li fondis akcian societon La Rusa Kolegaro pri Elektra Lumigado - A.N.Lodigin kaj Ko.

En 1884 li komencis fabrikadon de la elektraj lampoj en Parizo, Francio, kiujn li permanente perfektigis. En 1893 aperis lia ideo fari la filamentojn el refraktaraj metaloj, kiun li tiam efektivigis uzinte volframan spiralon kiel lumigilo. Li inventis sian ampolon pli frue ol Thomas Alva Edison, kiun oni rigardas mise kiel nura inventinto de la inkandeska lampo. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo.

Lodigin ricevis patenton por lampoj kun volframfilamentoj kaj vendis ĝin al usona firmao General Electric en 1906, kiu komencis la unuan industrian produktadon de tiaj lampoj. Por plilongigi tempon de lampouzado li elpensis aldoni inertan gason en vitran ujon.

Samjare Lodigin efektivigis sian duan gravan inventaĵon - elektran induktan fornon necesan por produkti volframon, kromon, titanon kaj ceterajn refraktarajn metalojn. Por ĉi tio li konstruis metalurgian uzinon en Usono.

En 1871 Lodigin proponis sendependan plonĝaparaton, kiu konsistis el ŝtala masko, guma kostumo, akumulila baterio kaj speciala ilo por elektrolizo de akvo. La plonĝisto povis facile spiri per la oksigen-hidrogena miksaĵo produktita ene de la skafandro. Kelkaj spertuloj asertas, ke ĉi-inventaĵo de Lodigin estas tre simila al modernaj plonĝaparatoj.

Liajn ideojn pri elektra helikoptero multajn jarojn poste utiligis ruso Igor Sikorski laborinta ĉefe en Usono. Sian aparaton kapablan vertikale leviĝi per elektra potenco Lodigin nomis 'Elektroljot' (ruse Электролёт), t.e. Elektroavio.

En 1907 Lodigin kune kun sia familio revenis Rusion kaj alveturigis kolekton de multaj krudaj inventaĵoj, kiuj tiam estis nur skizoj. Kiel profesoro li instruis en Peterburga Elektroteknika Instituto kaj aliloke.

Pro malfavoraj vivkondiĉoj aperintaj post la Februara revolucio de 1917 la familio decidis en 1917 elmigri al Usono. En 1919 la nova socialisma registaro de Rusio invitis la inĝenieron Lodigin por realigi t.n. planon GOELRO celintan elektrizi la tutan landon, tamen pro malsano tiu rifuzis la proponon.

Aleksander Lodigin mortis en Broklino la 16-an de marto 1923.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1895 Lodigin edziĝis al ĵurnalistino Alma Theodora Schmidt, la filino de la germana elektroinĝeniero Franz Xaver Schmid. En 1901 naskiĝis ties unua filino Margarita kaj en 1902 - la dua Vera.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]