Owen Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owen Wilson
Owen Wilson ĉe la filma debuto Midnight in Paris dum la Internacia Filma Festivalo de Cannes en 2011
Owen Wilson ĉe la filma debuto Midnight in Paris dum la Internacia Filma Festivalo de Cannes en 2011
Persona informo
Owen Wilson
Naskonomo Owen Cunningham Wilson
Naskiĝo 18-an de novembro 1968 (1968-11-18) (55-jaraĝa)
en Usono Teksaso, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • New Mexico Military Institute • Thomas Jefferson High School vd
Familio
Gefratoj Luke Wilson • Andrew Wilson vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmaktoro • komikistoscenaristo • voĉaktoro • ĝenra aktoro • televida aktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1995 ĝis nun
Verkado
Verkoj Cars ❦
Night at the Museum ❦
Midnight in Paris ❦
Starsky & Hutch vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Owen Cunningham WILSON (naskiĝis la  18-an de novembro 1968(nun 1968-11-18) en Dallas) estas usona aktoro kaj scenaristo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Owen Wilson estas mezaĝa el la tri filoj de la reklamisto Robert Andrew Wilson kaj ties edzino, la fotografiistino Laura Cunningham. Li plenkreskis en Dallas. Li portas la naskiĝnomo de sia patrino kiel mezan nomon, kutima en anglalingva areo. Lia pli juna frato Luke estas same konata aktoro, dum la pli aĝa frato Andrew ludas foje.

La vojo al Halivudo[redakti | redakti fonton]

Wilson devis forlasi la 10-an klaso de St. Mark’s Academy pro diversaj stultaĵoj (ekzemple ŝtelo de notlibro de la instruisto) kaj finstudi en alia lernejo. Post vizitado de la militista akademio, li amikiĝis kun la hodiaŭ reĝisoro Wes Anderson en la Universitato de Teksaso. Ili komune verkis scenlibron por la mallonga filmo Bottle Rocket, kiun ili filmigis post siaj studadoj. Li, liaj fratoj kaj Anderson relative rapide translokiĝis al Halivudo.

Antaŭ ol aperi en eta ludo en filmo de Ben Stiller, la Cable Guy, Wilson aperis en diversaj kutimaj filmoj. Li ludis en 1997 en populara agfilmo Anaconda, en 1998 li ricevis pli gravan — sed pli mallongan — rolon en filmo de Jerry Bruckheimer, en la Armageddon. Lia ludo grave antaŭenhelpis lian karieron.

Lia kunlaboro kun Wes Anderson daŭris plu kaj ili komune verkis scenlibron de Filmen Bottle Racket, Rushmore kaj The Royal Tenenbaums, kiuj ĉiuj estis sukcesoj.

Wilson, kiun oni rememoras ĉefe pro siaj ludoj en komedioj, pruvis sian talenton eĉ en aliaj temoj. Li ludis serian murdiston en The Minus Man kaj und einen provinton en The Haunting (1999). Li ludis ankaŭ en la milita dramo Behind Enemy Lines, sed la filmo ne estis sukceso.

Owen & Ben[redakti | redakti fonton]

La duopo de Owen Wilson & Ben Stiller unuafoje ludis en filmo Cable Guy, iĝis rapide vera vira amikeco. Ili helpis unu la alian por filmaj roloj, tiel ili aperas ofte en la samaj filmoj, kiel The Royal Tenenbaums, Zoolander, Starsky & Hutch same en Meet The Parents kaj en ties sekvaj partoj Meet The Fockers kaj Little Fockers. Krom tiuj, ili kunludis en filmoj Night at the Museum kaj Night at the Museum: Battle of the Smithsonian.

The Frat Pack[redakti | redakti fonton]

Owen Wilson estas membro de aktora grupo — nomata fare de la gazetaro — Frat Pack al kiu apartenas Ben Stiller, Vince Vaughn, Luke Wilson, Will Ferrell, Steve Carell kaj Jack Black. La nomo Frat Pack estas referenco je filmo Old School (2003), kun Vince Vaughn, Will Ferrell kaj Luke Wilson kaj surbaze de multaj filmoj, en kiuj la sep aktoroj kunludas en diversaj figuroj. Owen Wilsons ĝisnunaj Frat Pack-filmoj estas Wedding Crashers (2005), Starsky & Hutch (2004), The Royal Tenenbaums (2001), Zoolander (2001) kaj Cable Guy (1996).

Triviaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Karakterizaĵo de Wilson estas lia oblikva nazo, kiu estis plurfoje rompita.
  • Lia trifoja amikino estis Kate Hudson
  • Owen Wilson iĝis patro en 2011, kiam lia amikino Jade Duell naskis en Havajo lian filon.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1996 Bottle Rocket Dignan
1996 The Cable Guy Robin's Date
1997 Anaconda Gary Dixon
1997 As Good as It Gets
1998 Armageddon Oscar Choice
1998 Permanent Midnight Nicky
1998 Rushmore
1999 The Haunting Luke Sanderson
1999 Breakfast of Champions Monte Rapid
1999 The Minus Man Vann Siegert
2000 Shanghai Noon Roy O'Bannon
2000 Meet the Parents Kevin Rawley
2001 Zoolander Hansel McDonald
2001 The Royal Tenenbaums Eli Cash
2001 Behind Enemy Lines Chris Burnett
2002 I Spy Alex Scott
2002 The Sweatbox Sinmem
2003 Shanghai Knights Roy O'Bannon
2003 Yeah Right! Sinmem
2004 The Big Bounce Jack Ryan
2004 Starsky & Hutch Ken Hutchinson
2004 Around the World in 80 Days Wilbur Wright
2004 The Life Aquatic with Steve Zissou Ned Plimpton
2004 Meet the Fockers Kevin Rawley
2005 The Wendell Baker Story Neil King
2005 Wedding Crashers John Beckwith
2006 Cars Lightning McQueen (voĉo)
2006 Mater and the Ghostlight
2006 You, Me and Dupree Randolph Dupree
2006 Night at the Museum Jedediah
2007 The Darjeeling Limited Francis Whitman
2008 Drillbit Taylor Drillbit Taylor
2008 Marley & Me John Grogan
2008 Over Her Dead Body Viro en la telefono
2009 Night at the Museum: Battle of the Smithsonian Jedediah
2009 Fantastic Mr. Fox Coach Skip (voĉo)
2010 Marmaduke Marmaduke (voĉo)
2010 How Do You Know Matty Reynolds
2010 Little Fockers Kevin Rawley
2011 Hall Pass Rick
2011 Midnight in Paris Gil
2011 Cars 2 Lightning McQueen (voĉo)
2011 The Big Year Kenny Bostick
2013 The Internship Nick Campbell
2013 Free Birds Reggie (voĉo)
2013 Are You Here Steve Dallas
2014 The Grand Budapest Hotel M. Chuck
2014 The Hero of Color City Ricky The Dragon (voĉo)
2014 Inherent Vice Coy Harlingen
2014 Night at the Museum: Secret of the Tomb Jedediah
2015 She's Funny That Way Arnold Albertson
2015 No Escape Jack Dwyer
2016 Zoolander 2 Hansel
2016 Masterminds Steve Chambers
2017 Lost in London Sinmem
2017 Cars 3 Lightning McQueen (voĉo)
2017 Wonder Nate Pullman
2017 Father Figures Kyle Reynolds
2018 Dolphins Sinmem
The French Dispatch
Bliss Greg

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1999 Heat Vision and Jack Heat Vision (voĉo)
2001 King of the Hill Rhett Van Der Graaf (voĉo)
2010 Community Other Study Group's Leader
2013 Drunk History John Harvey Kellogg
2014 Cars Toons: Tales From Radiator Springs Lightning McQueen (voĉo)
2016 Saturday Night Live Hansel
2019 Documentary Now! Pastro Ra-Shawbard

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
2006 Cars Lightning McQueen
2012 Kinect Rush: A Disney-Pixar Adventure Lightning McQueen
2014 Cars: Fast as Lightning Lightning McQueen
2018 Lego The Incredibles Lightning McQueen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]