Jazep Puŝĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jazep Puŝĉa
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1902 (1902-05-07)
en Karališčavičy
Morto 14-an de septembro 1964 (1964-09-14) (62-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Karališčavičy vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Belorusia Ŝtata UniversitatoQ55712710 vd
Familio
Gefratoj Q65521496 vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jazep Puŝĉa (7-an-20-an de majo 1902, vilaĝo Karaliŝĉavici apud Minsko - 14-an de septembro 1964, Minsko) - poeto, literatura kritikisto, tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum 1918 - 1921 studis en lernejo en Minsko. Dum 1921-1922 estis lernanto je kursoj de belorusoscio ĉe Narkomejo pri edukado de Belorusa SSR. Debutis kiel verkisto en la jaro 1922 per eldono de rakontoj. En 1923 estis unu el fondintoj de Literatura unio "Junularo", kaj poste, Literatura unio "Altaĵo". Dum la jaroj 1925-1930 eldonis kelkajn versarojn. Dum 1925-1927 studis je instruista fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato, aŭtune 1927 transiris en Leningrada universitato.

Dum kvara studjaro ĉesis studado, revenis en Minsko, kie laboris kiel redaktoro en eldonejo. Estis arestita en 1930, laŭ kalumnio en partopreno en Unio de liberigado de Belorusio, kaj kondamnita en 1931 al 5 jaroj de ekzilo, kion li trapasis je Uralo. Dum 1937-1941 vivis en Vladimira regiono, kie laboris kiel instruisto. Dum Dua mondmilito militservis, poste denove vivis en vladimira regiono. Estis rehonorigita en 1956. Revenis kun familianoj en Belorusio en 1958. Al apartaj versoj de Jazep Puŝĉa estis verkita muziko. Membro de Verkista Unio de Belorusio de la jaro 1958.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • грахоўскі С. Запозненыя сустрэчы: (Успаміны)// Грахоускі С. Так і было. Мн. , 1986
  • Масімовіч В. А.Шыпшынавы край: Старонкі бел. літ. 20-30-х гг. XX ст.: Дапам. для наст. - мінск, 2002.
  • Міхнюк У. Адысея Язэпа Пушчы: [Паказанні рэпрэсаванага пісьменніка]// ЛіМ. 1992, 23 кастр.
  • Мішанчук М. "Лепш вольным птахам рэзаць шыр нябёсаў...": Эвалюцыя твораў Я. Пушчы ў 20-я гг. //Бел. мова і літ. у школе. - 1991. - №2.
  • Шушкевіч С. над труною паэта // Шушкевіч С. Выбр. тв: У 2 т.Мн., 1978. Т. 2.
  • Ярош М. З кагорты першапраходцаў // Полымя. 1983, №8.