Pjetër Bogdani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjetër Bogdani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1630 (1630-01-01)
en Prizren,  Otomana Imperio
Morto 1-an de decembro 1689 (1689-12-01) (59-jaraĝa)
en Priŝtino,  Otomana Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pjetër Bogdani (n. en Gur i Hasit, proksime al Kukës, ~1630 - Priŝtino 1689), konata en la itala kiel Pietro Bogdano estis kosovalbana verkisto aŭtoro de Cuneus Prophetarum (La bando de la profetoj), 1685, unua libro tute kaj riĉe vekita en la albana lingvo. Bogdani estis edukita en la tradicioj de la Romkatolika Eklezio al kiu li dediĉis sian tutan energion. Lia onklo Andrea aŭ Ndre Bogdani (1600-1683) estis ĉefepiskopo de Skopjo kaj aŭtoro de latinalbana gramatiko, hodiaŭ perdita.

En Padovo, Italio, estis ricevita de la kardinalo Gregorio Barbarigo (1622-1697), por kiu li jam laboris en Romo. La kardinalo Barbarigo estis respondeculo pri la ekleziaj aferoj de la oriento kaj havis specialan intereson por la orientaj kulturoj, inkluzive de la albana. Krome, li fondis presejon en Padovo, la Tipografio de la Seminario, kiu servis al orientaj lingvoj kaj favis literfontojn en la hebrea, araba kaj armena.

Post la publikigado de Cuneus Prophetarum, Bogdani revenis al Balkanio en marto 1686 kaj restis tie dum la sekvaj jaroj en la rezistado kontraŭ la armeo de la Otomana Imperio, ĉefe en Kosovo. Li kontribuis per 6.000 albanaj soldatoj al la aŭstria armeo kiu atingis Priŝtinon kaj akompanis ilin ĝis Prizren. Tie ili mortis pro la nigra morto en decembro 1689 en Priŝtino.