Ferdinand Gatzweiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Gatzweiler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1955 (1955-06-02) (68-jaraĝa)
en Stolberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand “Ferdi” GATZWEILER (naskiĝis la  2-an de junio 1955(nun 1955-06-02) en Stolberg (Rejnlando)) estas en sia ĉefa ofico urbestro de la urbo Stolberg (rejnlando) kaj membro de la SPG.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gatzweiler estis naskita kiel dua de tri infanoj. Poste li vizitis la elementan lernejon Grüntalstraße, li vizitis la Goethe-gimnazion. Poste li finiĝis kun la 11-a klaso, li komencis studon de administra scienco en la jaro 1973 ĉe la urbo Stolberg. En 1978 li iĝis sekciestro kaj en 1987, dume iĝinte diploma administra edukito, li iĝis vicestro de la ofico por sporto, lerneja administro kaj kulturo, kies estro li iĝis en 1993. En 2001 li transprenis la porjunularan oficon.

Post la rezulto de la balotadoj sur komunuma bazo la 26-an de septembro 2004, ĉe kio li unuafoje partoprenis, necesis dua elekto inter la du kandidatoj, la antaŭa oficisto Hans-Josef Siebertz (KUG) (38,9 %) kaj Ferdinand Gatzweiler (41,9 %). Per tiu dua elekto la 10-an de oktobro 2004 urbestriĝis Gatzweiler je 58,7 %.

Ĉirkaŭ 5 jarojn poste, ĉe la komunuma balotado de 30-a de aŭgusto 2009, li estis kun 47,7 %[1] klare firmigita en sia ofico. Lia plej forta kontraŭulo, Paul M. Kirch de la KUG, atingis nur 38,2 pocentojn. En la balotado li ankaŭ estis la kandidato de la loka ligo de Alianco '90/La Verduloj, kiu (alie ol ĉiuj aliaj partioj) ne proponis propran kandidaton.

Gatzweiler estas edziĝita kun Brigitte Gatzweiler ekde 1982, kun kiu li havas unu filon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]