Marcelo Rubens Paiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelo Rubens Paiva
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de majo 1958(nun 1958-05-01) (65‑jara)
en São Paulo
Nacieco brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Ŝtata Universitato de CampinasUniversitato de San-Paŭlo vd
Familio
Patro Rubens Paiva vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo • dramaturgo vd
Aktiva dum 1981-nuntempo
Verkado
Temoj filozofio, spirito
Verkoj Feliz Ano Velho
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelo Rubens PAIVA (naskiĝis la 1-an de majo 1959, en São Paulo) estas fama brazila verkisto kaj ĵurnalisto konata pro sia aŭtobiografio Feliz Ano Velho.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en São Paulo la 1-an de majo 1959, Marcelo Rubens Paiva devis transiri al Rio-de-Ĵanejro en 1966 sekve de la volonta ekziliĝo de sia patro, socialista deputito Rubens Paiva, kontraŭstaranta al la Brazila milita puĉo de 1964. En 1970, lia patro estis torturita kaj malaperis, kio konsistigis por Marcelo la unuan traŭmaton de lia juneco.

20-jaraĝa, Marcelo ekkonis la duan ŝokon de sia vivo: sekve de falo sur la fundon de lago, li vundiĝis en la 5-a kola vertebro kaj restis plurajn jarojn tetraplegiulo. El tiu travivaĵo li eltiris la rakonton Feliz Ano Velho (Feliĉan Malnovan Jaron), en kiu li rakontis ĉion kion li suferis kaj lian doloran rilaton kun la mondo. Tiu libro estis poste tradukita en multajn lingvojn kaj fariĝis furorlibro en Brazilo.

Post kiam li povis denove uzi manojn kaj brakojn, li fariĝis diplomito de Universitato de São Paulo kaj pri Literatura Teorio en Ŝtata Universitato de Campinas[1].

En 1986, li verkis sian 2-an romanon: Blecaute. Ekde 1989, li ankaŭ lanĉis sin en la verkadon de tekstoj por teatro. En 1990, li publikigis Ua:brari, kaj en 1992, As Fêmeas, eseo pri ina spirito[2].

Ekde 2009, li ankaŭ komencis reĝisori siajn teatraĵojn, kiel en 2010 O Predador Entra na Sala, kun Raul Barreto, Anna Cecília Junqueira kaj Celso Melez.

Li ankaŭ laboras por la gazeto Veja, por la magazino Vogue, por la ĵurnalo Folha de São Paulo. En 2009, lia blogo ricevis distingon Melhor Blogue de Comunicação.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Feliz Ano Velho
  • 1986: Blecaute
  • 1990: Ua:brari
  • 1992: As Fêmeas
  • 1994: Bala na Agulha
  • 1996: Não És Tu, Brasil
  • 2004: Malu de Bicicleta
  • 2006: O Homem que Conhecia as Mulheres
  • 2008: A Segunda Vez que Te Conheci

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Prêmio Jabuti de Literatura
  • Prêmio Moinho Santista

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]